MONATO

Komputado

INTERRETO

La Dek Ordonoj de retpoŝto

1. Pripensu, ke ne ĉiuj havas modernan ekipaĵon

Ankoraŭ multloke vivas komputilantoj kun malnoviĝinta komputilo, malrapida retkonekto kaj arkaika programaro. Preparu la retleterojn tiel, ke eĉ la plej simpla sistemo kapablas ricevi ilin. Uzu puran tekston, prefere ne HTML, kaj certe ne .rtf- aŭ .doc-dosierojn.

2. Ne esperu Nobel-premion

Same kiel telefona interparolo ne meritos premion pro elstara aktorado, retletero ne meritos literaturan Nobel-premion. Verku koncize kaj simple. Evitu ornamaĵojn kaj komplikan enpaĝigon. Se la teksto estas bona, koloroj kaj bildoj estas malhaveblaj.

3. Ne sendu aldonaĵojn sen antaŭa interkonsento

Ne estas agrable sidi dek minutojn antaŭ komputilo, atendante la alvenon de grandega dokumento kaj konstati, ke la ricevita teksto aŭ bildo estas tute senutila. Eta bildo de deko da kilobajtoj ĝenerale ne kaŭzos malagrablaĵojn. Tamen, Word-dosiero kun nur kelkaj linioj da teksto jam ampleksas plurajn kilobajtojn (kaj povas enhavi makro-viruson).

4. Ne sendu konfidencajn aferojn retpoŝte

Dum la vojo, kiun sekvas la letero, pluraj personoj kapablas sen ia ajn aŭ kun nur iomete da peno legi viajn skribaĵojn. Sistemestroj kutime kapablas (kvankam ili estas tro okupataj por povi distri sin per tio). Iuj kompanioj sisteme kontrolas la retpoŝton de siaj dungitoj por eviti misuzon. Pro eraro ĉe la sendinto aŭ aliloke eblas, ke la letero alvenas ĉe malĝusta persono. Baza regulo: se iu temo estas tro tikla por lasi ĝin videbla sur via komputila ekrano dum mallonga foresto, ĝi estas tro tikla por esti sendata rete.

5. Estu afabla (sed ne tro)

Varias la opinioj pri ĝentilecaj formuloj bezonataj en la reto. Iuj opinias, ke la reto estas postsekvanto de telekso, kie (pro multekosteco de la konekto) tute ne estis uzataj afablaĵoj (krom foje kelklitera mallongigo). Aliaj komparas retpoŝton kun telefona interparolado, kie oni diras „(kara) sinjoro Ikso”, sed ne „altestimata sinjoro Ikso”, kaj finas per „ĝis reaŭdo”, sed ne per „kun sinceraj salutoj”. Malmultaj bone komprenas la mienvinjetojn (ekzemple, „:-)” signifas rideton).

6. Diru, kiu vi estas

Tradicia papera letero havas leterkapon kun ĉiuj bezonataj informoj; fine de la teksto venas la subskribo. En retletero tia subskribo ne eblas (krom per aldono de grafikaĵo, kiu prezentas la subskribon, aŭ per „cifereca subskribo”). Kelkaj gravaj eroj jam aŭtomate enestas: la dato kaj la retadresoj (kaj kutime la nomoj) de sendanto kaj ricevanto. Retpoŝtprogramo kutime ebligas antaŭpreparon de eta teksto (angla ĵargono: signature), aŭtomate aldonata fine de retletero, en kiu estas la ceteraj gravaj informoj: kompleta nomo, adreso, telefonnumero, ... Iuj en ĝi citas reklaman tekston aŭ filozofian penson. Ne troigu: kvar linioj devas sufiĉi.

7. Uzu inteligente la unikajn eblojn de retpoŝto

Respondante, oni mencias la referencojn de la originala letero (aŭ foje aldonas kopion de ĝi). Se, leginte retleteron, oni donas komandon „respondi”, la programo aŭtomate montras novan retleteron, en kiu la teksto de la antaŭa letero jam estas kopiita (kutime la kopiitajn liniojn antaŭas la signo „>”). Se estas nur kelkaj linioj, tio estas perfekta. Tamen, se la antaŭa letero estis longa, estas preferinde konservi nur la erojn, kiuj gravas por kompreni la respondon, kaj forviŝi la ceteron.

8. Malrapidu!

Okazas, ke oni ricevas novaĵon, al kiu oni emas tuj akre reagi. En antaŭkomputila epoko necesis por tio preni paperon kaj skribilon, skribi la tekston, meti la folion en koverton, skribi adreson kaj glui poŝtmarkon sur la koverto, kaj iri al poŝtkesto. Plejofte oni jam dum la unuaj paŝoj de la proceduro konkludis, ke reago ne tuj (aŭ eĉ tute ne) estas bezonata, kaj ke afabla interveno eble pli efikus. Per komputilo sufiĉas kelkaj klakoj kaj iom da tajpado; ene de minuto la reago estas for. Poste oni bedaŭras tion, sed ne eblas rekapti senditan retleteron. Do: se la respondo ne ege urĝas, entajpu ĝin kaj forsendu ĝin la sekvan tagon. Intertempe povas veni ideoj por poluri la respondon.

9. Lasu vian printilon ripozi

Jam delonge oni anoncis la senpaperan oficejon. Tamen, papero restas malmultekosta, kaj printiloj daŭre plirapidiĝas. Tiel oni emas printi preskaŭ ĉion. Plejparton de tiu paperamaso oni post mallonga tempo forĵetas; la ceteron oni devas iel ordigi. Estas multe pli efike ordigi la retpoŝton kun helpo de la komputilo. Retpoŝtprogramoj estas tre kapablaj tiurilate. La tempo investita en kreado de komputila arĥivo estas rapide regajnita. Se legado de surekranaj tekstoj lacigas vin, pripensendas aĉeto de pli bona ekrano anstataŭ malŝparo de papero.

10. Ne grumblu

La tradicia poŝto dum jarmiloj evoluis ĝis la nuna tutmonda, sufiĉe bone funkcianta sistemo. Kompare, retpoŝto estas ege juna. Ĝi funkcias per aroj da malsimilaj komputiloj, per dekoj da programoj, de kiuj ekzistas po multaj versioj, per milionoj da uzantoj, foje spertaj, foje nelernemaj. Bonvolu ne tro ĉagreniĝi, se vi ricevas stultaĵon, aŭ se mesaĝo via ie perdiĝis. Pensu pri la avantaĝoj: neniam antaŭe eblis tiel rapida tutmonda komunikado je modera prezo.

Roland ROTSAERT
(bazita sur www.iwillfollow.com/email.htm kaj sur propraj spertoj)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: februaro 2002