Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

La abonhelpa fonduso de MONATO

Se vi loĝas en lando kun ankoraŭ ne forta ekonomio, ekzemple en la plej granda parto de Afriko, en partoj de Azio aŭ Sud-Ameriko, tiam aboni revuon kiel MONATO povas esti tre malfacile, eĉ neeble. Pro tio MONATO starigis la Abonhelpan Fonduson, kiu subvencias abonantojn en evolulandoj. Esperanto-parolantoj en landoj kun tre malforta ekonomio, povas pere de tiu fonduso ricevi MONATOn tute senpage. Parolantoj en landoj kun duonforta ekonomio povas ricevi ĝin kontraŭ forte reduktita tarifo. La fonduso pagas la reston.

Petu subvencion!

Se vi emas aboni al MONATO, sed ne povas, ĉar ĝia tarifo estas por vi tro alta, vi povas sendi mesaĝon al la eldonejo de MONATO (monato@monato.be) kaj peti subvencion. Subvencio principe daŭras 12 monatojn; do vi povos ricevi MONATOn dum tuta jaro senpage, aŭ forte rabatite, depende de via loĝlando. Post unu jaro vi tamen povas fari novan peton por plia jaro.

De kie venas la mono en tiu Abonhelpa Fonduso?

La mono en la Abonhelpa Fonduso estas donacita de esperantistoj en la tiel nomataj „riĉaj landoj”. La plej multaj donacoj venas el Germanio kaj Belgio, sed multaj aliaj kontribuas.

Ne hezitu kaj skribu nun al monato@monato.be!

Se vi mem volas donaci al la Abonhelpa Fonduso ...

Se vi mem volas helpi al la Abonhelpa Fonduso de MONATO, vi povas donaci iun ajn sumon al Flandra Esperanto-Ligo (FEL), la eldonanto de MONATO, kun la mencio „Abonhelpa Fonduso de MONATO”. Jen la manieroj kiel facile pagi al FEL.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-11