Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Leteroj al MONATO

La rubriko „Leteroj” de MONATO estas malferma por koncizaj (maksimume 150-vortaj) reagoj de legantoj pri aktualaĵoj kaj pri artikoloj aperintaj en la magazino. La redakcio faras propran elekton, post lingva kaj stila polurado. Letero, ankaŭ reta, estu subskribita per la nomo, kompleta stratadreso kaj telefonnumero. En la magazino estos publikigita nur la nomo kaj loĝlando. La uzon de pseŭdonimo MONATO permesas nur tre escepte, ekzemple por protekti personojn en totalismaj ŝtatoj. Per la sendo de la letero la aŭtoro donas sian permeson publikigi ĝin en la papera kaj en la reta versioj de MONATO.

Leteroj por publikigo estu senditaj rete al leteroj@monato.net, fakse al +32 32 33 54 33 aŭ per la klasika poŝto al MONATO, Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2009-02-06

Nova!