Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Oftaj demandoj

  • Mia artikolo jam aperis en la retpaĝo de MONATO. Kiam ĝi aperos en la papera versio, en la PDF-versio?
    Neniu scias, kiam ĝi aperos en la papera versio kaj en la PDF-versio. Aktualaj artikoloj (pri io ĵus okazinta) havas prioritaton kaj do aperos kiel eble plej baldaŭ. Ne-aktualaj tekstoj aperos, kiam estas sufiĉe da loko en la paĝoj de MONATO.
  • Mi sendis artikolon por publikigo en MONATO. Kiam ĝi aperos?
    Bonvolu regule rigardi la paĝon kun la nove akceptitaj artikoloj. Se via artikolo aperas tie, ĝi estas en la atendovico, kaj aperos kiel eble plej baldaŭ (vidu ankaŭ la supran demandon).
  • Artikolo mia aperis en MONATO. Ĉu mi ricevos ekzempleron de la numero en kiu ĝi aperis?
    Se vi estas registrita kunlaboranto de MONATO (kaj do subskribis kunlaborkontrakton) kaj se vi havas bonhavon en via MONATO-konto, vi aŭtomate ricevos ĉiujn numerojn. Se vi estas registrita kunlaboranto, sed ne havas bonhavon plu, aŭ se vi ne estas registrita kunlaboranto, vi ricevos la koncernan numeron en kiu aperis via kontribuo.
  • Mi verkis leteron por la rubriko „Leteroj al MONATO” kaj ĝi aperis. Ĉu mi ricevos ekzempleron de la numero en kiu ĝi aperis?
    Ne, publikigo de letero ne rajtigas al honorario aŭ al senpagaj ekzempleroj.
  • Mi verkis tekston por MONATO. Al kiu mi sendu ĝin?
    Tekstoj por publikigo en MONATO estu sendataj rete al la redaktoro de la koncerna rubriko. La retadresojn vi trovos en la adresaro. Antaŭ ol sendi tekston, bonvolu nepre legi la ĝeneralajn konsilojn por kunlaborantoj.
  • Mi perdis mian pasvorton kaj ne plu povas aliri la paĝojn de MONATO. Kion fari?
    Via MONATO-pasvorto estis sendita al vi en mesaĝo, kies titolo estas Via MONATO-pasvorto. Provu retrovi ĝin en via retpoŝta programo. Se vi ne povas retrovi ĝin, vi povas peti kopion de tiu mesaĝo de monato@fel.esperanto.be.
  • Mi ne sukcesas legi la PDF-version de MONATO. Kion fari?
    Por povi legi la PDF-version de MONATO, vi devas iri al la indeksa paĝo de MONATO en PDF-formo. Kiam vi atingos ĝin, via komputilo petos de vi vian FEL-kodon kaj vian MONATO-pasvorton. Ili estis senditaj al vi en mesaĝo, kies titolo estas Via MONATO-pasvorto. Entajpinte tiujn du, vi atingos la indekson, en kiu eblas elekti iun freŝdatan numeron. Alklaku la ligilon al unu el tiuj numeroj. Plej ofte la numero nun aŭtomate aperos sur via ekrano (tiel estos en Linukso, en Makintoŝo, en iFono). En Vindozo la numero aperos nur, se vi jam instalis Acrobat-legilon. Se vi ankoraŭ ne instalis ĝin, vi povas elŝuti ĝin de unu el la jenaj adresoj: en la angla, en la franca, en la germana, en la hispana, en la itala, en la japana, en la nederlandaen la portugala.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2009-09-23

Nova!