Moskvo jubileas

Historia festeno

Kronikisto notis sub la jaro 6655-a de Adamo:

Kaj sendis Georgo mesaĝon:
— Venu al mi, frato, en Moskvon.
Svetoslavo iris al li kun sia filo Olgo kaj la malgranda kompanio … Kaj afable ili salutis unu la alian en la vendredo … kaj estis gajaj. Je la sekva tago Georgo ordonis fari grandan tagmanĝon, kaj honoris ilin, kaj donis al Svetoslavo multe da donacoj … kaj tiel li lasis ilin foriri.

La gastiganto estis princo de Rostovo kaj Suzdalo, Georgo la Longbraka. Moskvo estis malgranda fortikaĵo ĉe la okcidenta limo de Suzdalio. Kvankam, laŭ la arkeologiaj esploroj, homoj loĝis tie jam en la ŝtonepoko, tiu epizodo estas la unua mencio pri Moskvo en la skribita historio.

Tial en la jaro 1947-a la tuta Sovetio festis la 800-an datrevenon de la princa festeno kiel 800-jaran jubileon de Moskvo. Georgo la Longbraka iĝis “fondinto de Moskvo”, kiel asertas surskribo de rajda statuo, instalita omaĝe al li en la centro de la ĉefurbo (1954). Kaj ĉi-septembre la Moskva urbestro, samnomulo de la princo, preparas la 850-jaran jubileon de la ĉefurbo.

Patro kaj filo

La ĉefa trajto de Georgo la Longbraka estis ambicio; ĝuste tion esprimas lia nomepiteto. Dum sia tuta vivo tiu filo de la granda Vladimiro Monomaĥo revis pri la “patra ora trono” en Kievo, kaj dufoje li ĝin akiris (definitive, en 1155). Tiel li mortis (1157) ĉefprinco Kieva, tre probable, venenite de la Kievaj bojaroj.

Frapan kontraston kun sia patro prezentis la plej aĝa filo de Georgo, Andreo de Bogolubovo (1111-1174). Kuraĝa kaj sukcesa militestro, reformemulo, li klare vidis la politikajn realaĵojn kaj malatentis la tradiciajn fetiĉojn. Georgo instalis siajn pli aĝajn filojn “en la Rusa lando” (t.e. en la ĉirkaŭo de Kievo); sed kontraŭ la patra volo, Andreo fuĝis de tie reen en sian Vladimiron Suzdalan, en sian amatan Bogolubovon. Ĝis nun tie restas belaj konstruaĵoj de lia tempo.

En 1169 milito rekondukis Andreon al Kievo. Li venkoprenis la ĉefurbon; kiel senioro de la gento li havis ĉiujn rajtojn kaj eblojn iĝi ĉefprinco de la Kieva Regno. Sed Andreo surprizis ĉiujn. Li malvolis iĝi ludilo de la Kievaj bojaroj; preninte la ĉefprincan titolon, li malakceptis Kievon, kie li instalis sian parencon. Ne bezonante simpatiojn de la kievanoj, li unuafoje submetis la urbon al la ordinara sorto de venkoprenita urbo. Li forlasis la disrabitan Kievon “kun granda honoro” (laŭ iuj kronikistoj) kaj “malbenate” (laŭ aliaj).

Do, eĉ nominale finiĝis la epoko de Kieva Regno; la Transtajga Rusio, la ĝermo de la estiĝonta Moskva Regno, ricevis sian ĉefprincon.

Morto de Andreo

Tamen la moskvanoj nek tiam nek nun aprezis la rolon de Andreo.

Probable, la unua moskvano kies nomon ni konas estis Stefano Kuĉko; “Kuĉkidoj” estis kompanianoj kaj boparencoj de Andreo. Ial Andreo ekzekutigis iun el la Kuĉkidoj, kaj tiam ili aranĝis lian murdon. Tre detala rakonto pri tio estas en la kronikoj.

Invado de 12 nacioj

Por prezenti la sekvan eron de la jubilea programo necesas transsalti la tutan periodon de la Moskva Regno. Ni trafos la mezon de la tria periodo de la rusa historio, en la Peterburgan Regnon.

En la jaro 1812-a la unuigitaj fortoj de Eŭropo invadis Rusion. Napoleono serĉis decidan batalon, sed la rusa armeo evitis la pli ol duoble pli multnombran malamikon. Tiel Napoleono atingis Moskvon, kiun la rusoj ne povis cedi sen batalo. Tia batalo okazis je la 26-a de aŭgusto (Gregorie 1812-09-07) apud la vilaĝo Borodino. Napoleono ne sukcesis disbati la rusan armeon; nek la rusoj povis venki la Grandan Armeon.

La batalkampo restis al la francoj; tial ĝis nun ili rigardas Borodinon (“la batalon de Moskvo”) sia venko. La rusoj eltenis la baton, kaj post monato, je 7/19 de oktobro, sen alia konsiderinda batalo, la Granda Armeo sin retiris el Moskvo kaj preskaŭ tuta pereis en la retirado. Tial la rusoj ĝin rigardas sia venko.

Ĉiel ajn, jam antaŭ la Kristnasko de 1812 en la Rusa Imperio restis neniu armita malamiko. La Unua Patrolanda Milito finiĝis. Ĉar la decida batalo okazis apud Moskvo, pro Moskvo, ĉar Moskvo estis oferita, estis decidite, laŭ rusa kutimo, konstrui en Moskvo bazilikon en la nomo de la plej proksima kristana festo. Do, Kristnaskan kirkon. La Templon de Kristo la Savanto.

La sankta urbo

Dum longa tempo Rusio estis la ĉefa, eĉ la sola citadelo de la Ortodoksio. Neniom mirinde ke ĝi transprenis de la Bizancio la ideon pri “la Sankta Regno”, kvankam esprimis ĝin alivorte: “la sankta Rusio”.

La okcidentemaj reformoj de Petro I celis precipe la nobelaron kaj la novan ĉefurbon sur Nevo. Tio plifortigis la rolon de Moskvo kiel centro de la rusaj tradicioj kaj ortodoksio; “la Tria Romo” iĝis “la nova Jerusalemo”, “la urbo de kvardek kvardekoj da preĝejoj” (fakte en 1910 tie estis 521 kirkoj).

La Templon de Kristo la Savanto oni longe atendis. Necesis esplori diversajn lokojn; ekzameni plurajn projektojn, malakcepti kelkajn interesajn kaj akcepti sufiĉe banalan; kolekti monon; konstrui kaj ornami la bazilikon. Finfine la inaŭguro okazis la 26-an de majo 1883 (Gregorie 1883-06-07). La baziliko situis proksime al Kremlo, sur la bordo de Moskvo-rivero, kaj ĝia ora kupolo estis videbla de malproksime al ĉiuj venantaj la ĉefurbon. Granda konsolo por pia animo, granda incito por okcidentema progresismo, precipe por la bolŝevistoj.

Vandalismo

En romano pri Jesuo, Satano, Pilato, Moskvo, Jerusalemo, en “La majstro kaj Margarita” estas alineo:

En la ĝardeno estis kviete. Sed kiam la prokuratoro eliris el la portiko sur la ĝardenterason inundatan de la suna lumo, la terason kie staris hide elefantokruraj palmoj kaj de kie al lia rigardo prezentiĝis la tuta de li abomenata urbo Jeruŝalaim, ĝiaj pendaj pontoj, ĝiaj fortikaĵoj kaj precipe la monstra marmorbloko kun ora drakoskvamo anstataŭ tegmento, la Templo de Jerŝalaim, — tiam lia akra aŭdo perceptis venantan de sube, kie muro disigis la malsupran palacan ĝardenterason disde la urba placo, obtuzan murmuron, el kiu fojfoje forflugadis sonoj malfortaj kaj akutaj, kiel ĝemoj aŭ krioj.

Ĝuste tiel la bolŝevistoj malamegis la Templon, tiun simbolon de la Azia, “bizanciisma” subevoluinteco. Neniom mirinde ke je la 5-a de decembro 1931 ĝi malaperis detruite per eksplodoj.

Ili ne estis la unuaj vandaloj. Forlasante la forbruliĝintan Moskvon en 1812, Napoleono ordonis detrui Kremlon. Ial lia malnobla venĝo ne realiĝis, plimulto da eksplodiloj ial ne funkciis. Ankaŭ la tre kristanaj caroj senĝene detruis malnovajn konstruaĵojn. Por prepari lokon al la Templo de Kristo necesis detrui malnovan monaĥinejon. Onidire, rigardante la detruadon, la abatino malbenis tiun lokon.

La nova Babelo

Detruinte “la kvardek kvardekojn”, la Novan Jerusalemon, la bolŝevistoj komencis konstrui sian Ælia Capitolina, aŭ se oni preferas, sian Babelon.

La Templon de Kristo devis anstataŭi 100 metrojn alta Palaco de Sovetoj, kun 30-metra statuo de Lenin sur la pinto. La projekto estis publikigita, la apuda metroa stacio ricevis la nomon “Palaco de Sovetoj”, komenciĝis la konstruado.

Ne mirinde, ke la herooj de “La majstro kaj Margarita” vizias idolojn super Jerusalemo:

Super la nigra abismo, en kiun sinkis la muregoj, ekhelis senlima urbo, super la urbo reĝis altaj brilantaj idoloj, kaj sub ili dense verdis la dum multaj lunmiloj diskreskinta ĝardeno.
… kaj tiuj idoloj, ah, la oraj idoloj. Ial la tutan tempon ili ne lasas min trankvila.

Sed plu efikis la malbeno de la abatino. Bedaŭrinde (aŭ feliĉe), la konstruistoj “konstruis sur la sablo”. La grundo ne povis elteni tian Turon. Necesis multegaj laboroj por plifirmigi la grundon, ili daŭris longe.

Komenciĝis la Dua Patrolanda Milito. La armeoj de la unuigita Eŭropo venis ĝis Moskvo, kaj la konstrublokojn preparitajn por la Palaco de Sovetoj oni uzis por fari fortikaĵojn. Post la milito neniu rememoris pri la projekto, kaj sur la loko de la Turo restis truo: la liber'aera naĝejo “Moskvo”.

La dua Templo

Probable neniun kliŝon de Perestrojko oni ripetis tiom ofte, kiel la kliŝojn pri repento, kaj ke “vojo devas konduki al templo”. Ŝtelinte ilin el la belega kinofilmo de Ioseliani, la politikistoj vulgarigis ilin ĝis la neceso rekonstrui la Templon de Kristo.

Kaj kiel antaŭe oni troigis la malbelon de la baziliko, tiel nun oni troigas ĝian artan valoron.

Iuj provis argumenti, ke en la tuta lando, kaj eĉ en Moskvo mem, kadukiĝas multe pli valoraj kaj absolute aŭtentaj monumentoj. Oni proponis inĝeniajn kaj malmultekostajn projektojn por memorigi la Templon (ekz-e fari el metalaj stangoj naturdimensian konturan modelon sur la loko, do iom malpli materian, pli spiritan memorigon). Sed refoje triumfis la banalo.

Verdire, dum miaj neoftaj vizitoj en Moskvon min plurfoje surprizis la vido de la Ora Kupolo el relative foraj lokoj, kie mi neniel atendis ĝin vidi. Efektive, la baziliko denove iĝas grava parto de la Moskva pejzaĝo.

Tamen tute apude staras malfalsa valoraĵo, por kies riparo mankas mono. Kaj ĵus mi rimarkis, ke en “La majstro kaj Margarita” mencioj pri ĝi kadras la viziton de Satano en la Sovetian ĉefurbon:

— Kiu estas via fako? — demandis Berlioz.
— Mi estas eksperto pri nigra magio.
“Jen bele!” — klakis en la kapo de la redaktoro.
— Ĉ-ĉu pri tiu fako oni volas konsulti vin ĉi tie? — li balbutis.
— Jes, pri tiu fako, — konfirmis la profesoro kaj klarigis: — Ĉi tie en la Ŝtata biblioteko oni malkovris aŭtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aŭrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malĉifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.
(…)
Ĉe la sunsubiro du figuroj estis alte super la urbo, sur la masonita teraso de unu el la plej belaj arkitekturaĵoj en Moskvo, konstruita antaŭ jarcento kaj duono; tiuj du estis Voland kaj Azazello. Oni ne povis vidi ilin de malsupre, de la strato, ĉar kontraŭ la malnecesaj rigardoj ilin ŝirmis balustrado ornamita per gipsaj vazoj kaj gipsaj floroj. Male, ili vidis la urbon preskaŭ ĝis ties limoj.
Voland sidis sur faldebla tabureto, vestite per sia nigra sutano. Lia longa kaj larĝa spado estis plantita inter du disiĝintaj ŝtonplatoj de la teraso formante sunhorloĝon. La ombro de la spado malrapide kaj nehaltigeble plilongiĝadis, rampante al la nigraj ŝuoj de Satano. Metinte sian pintan mentonon sur la pugnon, sin kurbiginte sur la tabureto kaj tirinte sub sin unu kruron, li senmove kontemplis la senmezuran amasegon da palacoj, gigantaj domoj kaj malkonstruotaj kabanetoj. Azazello, forlasinte sian modernan vestaron — jako, bulĉapelo, lakledaj ŝuoj —, tuta en nigro, senmove staris apud sia sinjoro, same kiel li, fikse rigardante la urbon.
Voland ekparolis:
— Kia interesa urbo, ĉu?
Azazello moviĝetis kaj respekte respondis:
Messire, mi preferas Romon!
— Jes, tio estas afero de gusto, — diris Voland.

Tiel en la romano, kiel en la rusa historio, reaperas la asociaĵo “Moskvo — Romo — Jerusalemo”; tiel okazis, ke en la jubilea jaro mi vizitis Jerusalemon kaj Moskvon; mi ne povis ne rememori la paĝojn de iam tradukita romano, kaj pensis, ke eble tio ne estus seninteresa por la legantoj.

Sergio Pokrovskij
Novosibirsk
rete: pok@iis.nsk.su

Notoj

  1. kompanio: grupo de homoj (kelkcent, malpli ol milo) dungiĝintaj por servi princon en milito, administrado de la princlando kaj de la persona bieno de la princo. Princa kompanio konsistis el du partoj: la supera (seniora, malgranda) kaj la malsupera (juniora). — Ruse дружина, latine comitatus, greke συνοδία, συστρατώται, `εταίροι.

  2. Georgo la Longbraka: la rusa formo Юрий Долгорукий estas traduko en la modernan rusan; la kronikisto nomas la princon Гюрг(ий).

  3. senioro: superulo en hierarkio. PIV preferas la formon senjoro, kiun mi opinias nesufiĉe kontrasta kun la banala sinjoro. Krome, senioron nature kompletigas junioro, kaj tio estus oportuna por kelkaj historiaj terminoj (ekz-e “la seniora kaj la juniora kompanioj de princo”). Kiam temas pri senioro de gento, gravas ne la biologia aĝo, sed la loko en la genealogia arbo.

  4. Transtajga Rusio: Ruse Zalêsskaâ Rusí. PIV limigas la tajgon per Siberio; ŝajnas al mi, ke kiel la stepa zono etendiĝas de Mongolio ĝis Hungario, same la tajga zono en la antikva periodo atingis Atlantikon; kvankam en la 12-a jc la civilizo jam forte mallarĝigis tiun zonon.

  5. La majstro kaj Margarita”: romano de M.A. Bulgakov, verkita en 1929-1940; Esperanto-traduko en la serio “Oriento—Okcidento”, n-ro 26 (Sverdlovsk, 1991).

    Lasta adapto: 11 novembro 1999