MONATO

Ne ĉiam feliĉa

Kiam la antikvuloj skribadis pri Arabio, ili kutimis disigi ĝin en tri regionojn, nome: Arabio Petræa (ŝtona), Deserta (dezerta), kaj Felix (feliĉa). En sia enkonduko, la aŭtoro de ĉi tiu rakontaro informas, ke „brita esploristo, transmarŝinte grandan areon de ,nova teritorio' post favora pluvsezono” nomis ĝin latine Australia felix ,„feliĉa Aŭstralio”. Malmulto en la libro lasus legantojn kun la impreso, ke Aŭstralio estas feliĉa lando kun feliĉa loĝantaro. Nek la urbanoj klopodantaj rekrei eŭropsimilan etoson en la lando tute malamika al tiu vivmaniero, nek la boŝaj balandas (blankuloj loĝantaj en la duondezerta interno) ŝajnas tute kontentaj. Eĉ malpli kontentigaj estas la kondiĉoj en kiuj vivas la malestimataj praloĝantoj, la aborigenoj. Pri la lastaj, Trevor Steele [stil] verkas sen sentimentaleco, ne kaŝante iliajn malpli allogajn trajtojn, sed kun sincera simpatio kaj eĉ respekto.

La enhavo konsistas el dek unu rakontoj, t.e. sep noveloj kaj kvar eseoj, do parte fikcia, parte nefikcia. Kelkfoje estas malfacile distingi kiom ili estas rekte bazitaj sur aŭtentaj okazaĵoj, sed evidente la ĝenerala fono estas la persona sperto de la aŭtoro en Arnhemlando kaj aliaj regionoj de tiu vasta kontinento.

La du unuaj rakontoj, „La raketo de Freddy revenas” kaj „La sunleviĝa ceremonio”, estas nostalgiaj rememoroj el la knabeco. Mi aparte simpatiis kun la dika plumpa Freddy, kiu ne estas sportema (laŭŝajne terura hontaĵo en Aŭstralio), sed gajnas admiron de la knabaro pro siaj danĝeraj eksplodaj inventaĵoj. Kiel „Lappar la antikristo” en la samtitola novelo de Endre Tóth, Freddy havas siajn sekvantojn, sed malkiel Lappar, Freddy estas nek kruela, nek stulta. Ĉi tiu novelo memorigas min pri mia propra knabeco, kiam mi (kiu ankaŭ malamis organizitan sporton) faradis piroteknikaĵojn per karbono, sulfuro kaj salpetro, aŭ per aliaj eĉ pli riskaj miksaĵoj.

„Liberiga perspektivo” rakontas pri la tragika sorto de enmigranto, kiu ne kapablas adaptiĝi al la vivo en fremda lando. En „La stultulo” oni retroiras refoje al lernejanaj tempoj. Darby Hutchins estas knabo tro naive bonkora por ĉi tiu maljusta mondo.

En la plej longa novelo „Por savi nigran animon”, fervora misiisto Claude Wood, influita de traktaĵoj kiel „La Raso Infana” de pastro L. Harbridge (ne de W. Auld!), provas savi la animojn de „balandiĝintaj” aborigenoj. (La situacio de elradikiĝinta edukita aborigeno estas refoje la temo de la novelo „Samuel Birrubali Rossiter”).

Kvankam la mesaĝo de „Por savi nigran animon” estas sendube bezonata, la rakonto ne plaĉis al mi tiom kiom la aliaj. Ŝajnis al mi, ke la priskribo de la misiisto estas iom tro karikatureca, sed eble tiaj karakteroj ekzistas. En „La koroboria vespermanĝo”, la blankuloj, kiuj antaŭ longe senigis la aborigenojn de ilia digno, kaj nun degne kaj patronece traktas ilin, finfine montras sian propran dignomankon. La kvar eseoj je la fino estas mallongaj skizoj pri diversaj aspektoj de Aŭstralio. La stilo kaj lingvaĵo de la tuta libro estas flua kaj bunta. Mi rimarkis kelkajn erarojn kaj neperfektaĵojn.

Plie, mi kredas, ke legantoj, kiuj ne majstras la aŭstralian anglan kaj ne konas Aŭstralion, bonvenigus mallongan glosaron por klarigi, ekzemple: kugloj.303-aj (= 0,303 colo, kalibro de brita armea fusilo uzita ĝis la 2a mondmilito), vajco (vidu „Esperanta Bildvortaro” de Rüdiger Eichholz), boŝo (veprejo) torĉo (ne PIV-a torĉo sed poŝlampo), nigo (angle: nigger, malestima nomo por nigruloj), dosego (? ĉu la germana Dose?), koroborio (angle: corroboree - vidu la Aŭstralia-Esperantan Vortaron de R. L. Harry kaj V. Gueltling)

Tamen, eble tiaj obskuraĵoj donas pli da kolora ekzoteco al la teksto. Entute, plia bonvena aldonaĵo al nia kreskanta ekstereŭropa literaturo en Esperanto.

Girvan MCKAY

Trevor Steele: Australia Felix. Eld. IEM, Vieno, 1999. 132 paĝoj, gluita. ISBN 3-901752-15-3.

Indekso