MONATO

Pracelojn fasonis recelano

Lige kun la centjariĝo de la esperanta teatro-arto en 1996, la „profesia historiisto” Zofia Banet-Fornalowa – ni legas sur p. 139 de ĉi tiu libro – „kune kun Harold Brown verkis teatraĵon ‚La Jubileo’. Sukcese ĝin prezentis kadre de sia Esperanto-teatro ‚Espero’ ŝia edzo, profesia aktoro Jerzy Fornal.”

Sed ĉi-verke ŝia historiisteco celas ĉefe ĝustigi la teatreskajn troigojn de nia hagiografia impulso. Ekzemple, Grabowski regis ĝis la parolpova grado nur ses lingvojn, sed ne dudek, kiujn oni pretendis por li. Li ja „laboris kiel inĝeniero-ĥemiisto”, sed ne havis inĝenieran diplomon, kian, denove, aliaj atribuis al li. Kaj plej grave, malgraŭ la kutimo ne mencii tion ĉi-teme de niaj ikonoj, oni ja bezonas firme inkluzivi en nia mapo de lia esperantista vivo ankaŭ la fazon 1896-1904, dum kiu Grabowski priprovis kaj subtenis rivalajn projektojn de internacia planlingvo, ekirante de provoj reformi Esperanton de interne. Fine de tiu fazo, nia rekonvinkiĝinto atingas la kulminon de siaj agemo kaj defendemo sur la esperanta flanko de la tiutempaj bataloj.

Ni vidas do, ke la „pracelojn” fasonis, interalie, tiu eminenta „recelano”. Ne per ĉi tiaj vortoj Banet-Fornalowa prezentas la aferon en sia tre neŭtrala kaj empiria konstataro. Sed ŝi ja invitas literaturemajn verkontojn suplementi ŝian kronikan laboron per tiaj riĉigoj, kian alportus, ekzemple, tradukologia studo de lia elpoligo de Sinjoro Tadeo. Mi permesas al mi kromesperi, ke konanto de la polaj metriko kaj morfologio, kaj ankaŭ de la pola-hungara dinamiko, iam kapable reinterpretos por ni la transprenon de la parnasa fare de Kalocsay. Post tiu transpreno, nek la metron de Sinjoro Tadeo, nek la vortkunmetojn de adjektivo plus substantivo nia lingvanaro akceptas kiel normalaĵojn – diference de la vere pracela epoko. Sendube, nun preparataj historiaĵoj pri la esperanta beletro prilumos ĉi tiujn kaj parencajn demandojn kaj tiel ados la ege valoran malmistifikan laboron de tiu ĉi eminenta pola-esperanta historiistino, kiu zorge distenas siajn priteatran kaj prifaktan interesiĝojn.

Probal DAŝGUPTO

.
Zofia Banet-Fornalowa: Antoni Grabowski: eminenta Esperanto-aganto. Eld. Hejme, Czeladź, 2001. 140 paĝoj broŝuritaj. ISBN 83-907637-2-9.

Indekso