MONATO

Aĉetu grandskale...

„Ĉu vi aŭdis ke...” de Katalin Smidliusz estas floro inter la kursolibroj. La freŝa kaj fina aspekto de la kajero tuj gajnas fidon kaj scivolon. Trafoliumante ĝin, oni renkontas pli ol 20 amuzajn historietojn, parte de la mano de la aŭtorino, parte elektitaj el MONATO. Spritaj rakontoj pri tigroj, muŝoj kaj bananoj amuzas. Aliaj tekstoj instruas, foje pensigas, konsilas aŭ avertas. Tekstoj pri reklamado, horoskopo, k.a. garantias variecon. La lastaj tekstoj estas pli longaj kaj elmontras sentemon kaj amon.

Neniu el la tekstoj estas vere facila. Kontraŭe, kursanoj devas atente legi ilin, se ili volas kompreni kaj memori ĉion. Ni sekvu la strategion de la aŭtorino. Ĉiun tekston akompanas du aŭ tri dekoj da demandoj. Ofte oni devas respondi nur per vero aŭ falso, sed aliaj testsistemoj ankaŭ abundas. Unu ekzemplo sufiĉu por skizi la etoson (el la teksto „Artema elefanto”): „En iu zooparko de Usono estigis grandan sensacion elefantino, kies pentraĵoj famiĝis tiomgrade, ke oni antaŭ nelonge organizis ekspozicion el la bestaj verkoj. Testo: La zoologia ĝardeno troviĝas en ...? a) la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko; b) la Unuiĝintaj Nacioj; c) la Soveta Unio; d) Unesko.

La solvoj ne troviĝas tuj apude, kio estas bona afero. Evoluigo de koncentriĝopovo kaj komprenkapablo ja estas doloriga okupo.

Ekzistas ankaŭ sonkasedo, kiu enhavas la tekstojn. Aŭskultinte du fojojn specifan tekston, rigardu la teston. En tiu fazo decidu je kiu parto vi devos pli atenteme koncentri vian atenton dum la sekva aŭskultado.

Konkludo: Tute ne temas pri facila legolibro, kiu komenciĝas per la baza vortaro kaj iom post iom fariĝas pli komplika. La celo de la ekzercoj estas plibonigi vian komprenkapablon.

La kajero plenigas truon en la Esperanto-merkato. Mi aĉetigos „Ĉu vi aŭdis ke...” grandskale por mia Esperanto-kurso. Ni tralaboros kune ĉiujn ekzercojn, kaj se fininte tiun ĉi libron, ni ne sukcesos tramaĉi la marburgan manifeston, nenio vere helpos. Sed, ĉi-foje mi havas bonan esperon!

André STAES

Katalin Smidéliusz: Ĉu vi aŭdis, ke... Eld.: la aŭtorino, 1993. 64 p. ISBN: 963-450-233-4.

Indekso