MONATO

Poeto Geraldo kaj Doktoro Mattos

Jam per sia sonetaro Arĉoj pruvis Geraldo Mattos, ke li scias verki sonetojn laŭ kaj preter la komandoj de Parnasa Gvidlibro. Sed la jaroj pasas, oni evoluas, kaj jen li prezentas al ni novan poemaron kun du malegalaj partoj: Barbaraj sonoj (p. 9-58) kaj Barbaraj sonetoj (p. 61-78). Paradokse, la unuan konsistigas soneteskoj, t.e. poemoj kun du kvaroj kaj du trioj, sed sen rimoj kaj mezuroj, sen la sklaveco de rigora metriko (solaj du esceptoj: La lasta tago kaj Aflikta). Male, la dua enhavas, malgraŭ sia nomo, poemetojn nesonetecajn laŭstrukture. Pri ĉi tiuj mi diru nur, ke ili restas ege sub la beletra nivelo de la unuaj: temas plej ofte pri banalaj strofetoj, foje ŝercaj aŭ blagaj, sed pri kiuj oni sin demandas: kie la poezio? Bonŝance, ni trovas ĝin en la unua parto, kie la poeto esploras per klaraj kaj precizaj vortoj sian lokon en la mondo kaj en la vivo.

Kial „barbaraj”? Neniom da barbareco en ili! Verdire ili devus titoliĝi Esploraj sonoj kaj sonetoj. Plurfoje ili sonas kiel liberaj tradukoj el klasika poezio. Oni povas legi ilin kiel fluan prozon kun meditigaj kunmetoj kaj sintagmoj. Kunefikas asonancoj, aliteracioj, kaj nepre atentindaj titoloj, kiel de pentraĵo. Kunkreas kresĉendan atmosferon manpleno da ŝlosilaj vortoj, ripetiĝantaj obsede: „tago”, „tagado”, „plu”, „firmamento”, „fantazio”, „ek-”, „nebulo” ...

Mi titolis ĉi tiun recenzon Poeto Geraldo kaj Doktoro Mattos tial, ke ĉiam ĉeestas ankaŭ la lingvisto, la akademiano, ekzemple, kiam li argumentas favore al la licenco skribi infinitivojn senpere tuj post ajna prepozicio. Tamen jen kaj jen eskapis al lia atento pluraj makuletoj: „editoro”, „*armadiloj”, „*krudele”, „*majora”, „*tormento” anstataŭ la ĝustaj „eldonisto”, „armadeloj”, „kruele”, „maĵora”, „turmento”. Kaj, parenteze, mi ne komprenas, kial du el la poemoj havas komencan majusklon ĉiuverse, kontraste kun ĉiuj ceteraj.

Ĉefe en la vokativaj poemoj („alviaj” aŭ „alciaj” t.e. fakte „alŝiaj”) la fino kutime iom platas kaj ŝablonas. Persone mi preferas la mi-rakontajn poemojn kaj strofojn (eble pro mia nekapablo identiĝi kun unu el la vioj aŭ mioj de kelkaj poemoj). Mattos skribas en Sentoperdo, ke „la sento pri la morto nun alestas”, kaj tio, lia proksimiĝo al tia horizonto, estas unu el la gvidaj ideoj de la poemaro. Jes, sentoperdo ... kaj perdosento. Tamen perdo, sed pluvivo. Resume, kristalaj versoj kun la sobra voĉo de animo aĝa kaj saĝa kaj, samtempe, konstante juniĝanta.

Jorge CAMACHO

Geraldo Mattos: Barbaraj sonoj kaj sonetoj. Eld. Fonto, Chapecó, 2000. 80 paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 julio 2001
Valida XHTML 1.0!