MONATO

Sankta Skribo de Oomoto en Esperanto

Esperanto estas mirakla fenomeno: pere de ĝi eblas eliri el sia denaska limigita rondo kaj ekkoni la spiritajn dimensiojn de la tuta mondo. Unu tia eblo estas la ĉiujaraj universalaj kongresoj (UK), ĉiam en aliaj landoj, kun ekrigardo al denove alia kulturo.

Kio validas pri nia sekulara kulturo, tio same validas pri la religia flanko de la ekzisto: ĉiujare prezentiĝas ebloj por ekkoni almenaŭ supraĵe aliajn mondrigardojn. Oni nur eluzu la prezentitajn okazojn. Tipa ekzemplo estas la japana nova religio Oomoto, fondita de profetino DEGUĈI Nao en 1892.

Por la plimulto de l' esperantistoj Oomoto eble ĉefe estas konata pro certa ekzoteco: inter la ĝenerala partoprenantaro de nia UK, la belstilaj kaj graciaj gejapanoj facile kaptas la atenton, kiam ili kunvenas por sia Oomoto-celebrado. Dum la ceteraj kongresaj tagoj, ili povas esti vestitaj pli okcidentstile, sed por la religia kunveno ŝajne nenio estas tro feeca. Tio ĉiam logas multajn.

Ĉar mi ĉiam interesiĝas pri spiritaj aferoj, jam antaŭe mi legis verkaĵetojn devenajn el tiu nova religio japana. Sed nun oni komencis unike grandan projekton: Oomoto volas traduki ĉiujn siajn Sanktajn Skribojn. Diaj Vojsignoj estas la unua volumo. Enkonduke oni donas tre utilajn informojn pri la historia fono, pri la ortografio de la diversaj diaj nomoj, pri la distingo inter Dio kaj dio ktp. Oomoto montriĝas esti sufiĉe propraspeca religio kun di-koncepto iel inter monoteismo kaj henoteismo, se tiel mi kuraĝu difini1.

Saĝeca verko

La verkon Diaj Vojsignoj mi legis kun kreskanta intereso kaj admiro. Kiel teologo kristana, mi emas karakterizi ĝin pleje kiel verkon parencan je la saĝeca linio en la biblio. Plurloke ĝi memorigas pri Sentencoj, Predikanto, Saĝeco de Salomono aŭ de Jesuo Siraĥ, sed ankaŭ renkontiĝas multaj enhavaj parencecoj, ekzemple la vortoj de Jesuo en la evangelioj. Mi supozas, ke aliaj homoj renkontus eĥojn je pluraj konataj eroj el la Nobla Korano, el Dhammapado k.s. Min mem trafis, ekzemple, la paragrafoj 612-621 kvazaŭ eĥoj de l' t.n. montoprediko de Jesuo en la evangelio laŭ Mateo. Kaj ankaŭ „fariĝu la salo de oceano...” (471) sonas tre familiare.

Plurloke dumlegade mi agrable surpriziĝis pro la aktualeco de la instruo: ekzemple la klara kondamno de militado kaj armado (442-445), la konstato ke la inferon faras ne Dio (527), ĉar Dio estas amo (vidu ankaŭ 494: kontraŭ naciismo).

Kelkloke oni renkontas pesimismon pri la nuna realo, kiun eblas rekoni en la plej nigraj momentoj de l' apostolo Paŭlo: „en la nuna mondo, svarma per nur diabloj, troviĝas neniu, kiu rigardas bonon kiel bonon” (437). Sed, feliĉe, ĝenerale la mesaĝo estas pli pozitiva: Dio estas amo kaj tial deziras, ke ni, homoj, vivu kune, respekte kaj pace.

Enkarniĝo

Kun respekto — miksita je certa miro — mi konstatis, kiel funkcias interne de Oomoto la doktrino pri dia enkarniĝo. Dio malsuprenvenis, enkarniĝis unue en s-inon DEGUĈI Nao, poste ankaŭ en Majstron Onisaburo. Do en ili parolas Dio. Por kristanoj temas pri nocio konata, sed tamen efikas iom fremdige, se ion similan oni legas pri homoj el tiel proksima epoko.

Publiko

Ĉu do verko nur por religiuloj? Mi kredas, ke ne. Estas tasko de la nuna generacio pli vaste ekkoni la pensmanierojn de la diversaj kulturoj kaj religioj. Tiu ĉi libro liveras unikan ŝancon. Kaj same kiel la prave faman verkon de Bruno Vogelmann La Nova Realismo en Esperanto ŝatas ne nur religiuloj, sed ankaŭ senreligiaj personoj, kiuj serioze okupiĝas pri la kvalito de la homa vivo surtere, tiel same miaopinie povas esti senchave por homoj el plej diversaj tradicioj legi ĉi tiujn sanktajn vortojn. Ĉar kiel ajn: aŭdeblas vere hominda voĉo — laŭ la kredantoj: la voĉo de Dio mem.

Por fini mi citu utaon de Majstro Onisaburo:

Sur ĉiun landon, ŝanĝante Sian nomon, malsupreniras Dio, la plej supera, por la savo surtera.

Entute: verko plena je saĝo, en bela stilo, bone tradukita. Mi esperas, ke Oomoto sukcesos en sia aŭdaca projekto. Apud la pli konataj grandaj religioj de la mondo, ankaŭ ĝi meritas sian decan lokon.

1. Monoteismo asertas, ke ekzistas nur unusola Dio, kreinto de la mondo. Ĉi tie inter Dio kaj universo estas nete distingite. Panteismo rigardas ĉion en la universo kiel manifestiĝon de la ununura dia esenco. La baza distingo ĉi tie forfalis. Politeismo kredas je la ekzisto de multaj aŭ eĉ sennombraj Dioj / Diinoj, ĉiu kun propra individueco. La kultanto mem adoru laŭcirkonstance ĉu tiun, ĉu alian Dion. Henoteismo estas kvazaŭ variaĵo de politeismo kaj monoteismo samtempe, ĉar ĉi tie oni kultas ununuran Dion, tamen ne neante la kredon pri ekzisto de pluraj aliaj Dioj (tio estus monoteismo), nek neante la adoron de aliaj Dioj (tio estus monolatrio). Henoteismo indikas la sintenon de la homo, kiu dumadorade turnas sin al la adorata Dio kvazaŭ tiu estus la ununura.

Gerrit BERVELING

Deguĉi Onisaburo: Diaj Vojsignoj. El la japana tradukis Maeda Ŝigeki. 26 + 174 paĝoj lukse binditaj.

Indekso