MONATO

Er-aro ne or-dinara, sed ordinara

La libreto enhavas dek mallongajn rakontojn, „erojn” laŭ difino de la aŭtoro. Ĉiuj estas originale verkitaj. La temoj kaj karakteroj de la rakontoj estas diversaj. Jen policano kaptas suspektindan trampon, kiu asertas, ke li estas Ahasfero; matene la karcero, kien li estis metita, restas ŝlosita, sed la ulo mirinde malaperis. Jen estas ironia tripaĝa varianto de la monda historio, kie la ĉefan rolon ludas la korktirilo. Jen estas terura priskribo de la sekvoj, kiuj venus, se la homoj dirus (kaj skribus en la leteroj) veron, sinceraĵojn, kaj ne konvenciajn banalaĵojn. Jen teruraj (sortorompaj) sekvoj de hazarda adulto (cetere, ne sufiĉe motivitaj). Jen eksĵurnalisto-alkoholulo trovas fremdan manuskripton kaj publikigas ĝin, kio ne nur faras lin renoma verkisto, sed instigas plu verki mem.

La karaktero de la rakontoj estas malsama. Jen ili estas mistike-fantastaj, jen prezentas realismajn vivhistoriojn, jen penas esti spritaj. Tia varieco estus tute bona, kaj montrus la diversflankecon de la verkisto, se ili vere estus originalaj. Ne, mi tute ne akuzas la aŭtoron pri plagiato - ĉiuj temoj estas ja plene liaj propraj, sed dum legado konstante venas la penso: „ne ĝuste tion, sed ion similan mi jam ie legis...”. Do, temas aŭ pri variaĵoj de iuj temoj, aŭ simple pri sekundara literaturo!

En la antaŭparolo la aŭtoro diras, ke li „celis sendependan esperantan stilon”. Vere, pri lia stilo venas neniuj riproĉoj, iuj evidentaj svedismoj tute mankas. Sed ankaŭ io elstara en lia stilo, kio povus forgesigi pri la banaleco de la temoj, mankas. Spuroj de influo de la skandinava rakontmaniero neniel ŝanĝas la ĝeneralan impreson, nur fojfoje memorigas, ke la aŭtoro estas svedo. El ĉiuj rakontoj kun la plej granda plezuro mi legis la lastan (Kukola valso), sed ankaŭ ĝi iom tro memorigas pri F. Szilagyi [síladi] ...

La aspekto de la libro estas same modesta, kiel la enhavo. Bone impresas la tre konvenaj bildoj de Kurt Frisk, sed ilin eblus dismeti pli taŭge. Do, ne estas kaŭzoj por laŭdi la libron, sed same tute ne estas kaŭzoj por ĝin mallaŭdi! Nenio erara estas en la Er-ar-o, sed ĝi certe ne estas libro, kiu restos en literaturhistorio. Oni nenion malgajnos, se oni legos ĝin en trajno aŭ buso, sed ankaŭ neniom malgajnos, se tute ne legos. La unua esperantlingva libro de la aŭtoro, ĝi estas, laŭ lia primitiva vortluda maniero, libro ordinara, sed ne or-dinara.

Nikolao GUDSKOV

Stig Jacobson: Er-ar-o Eld. Al-fab-et-o, 1998. 52 p.

Indekso