MONATO

Faligas la fundamentojn de esperantismo

La pli ol tricentpaĝa poŝformata libro Esperanto sen mitoj de Ziko Marcus Sikosek, konata aktivulo kaj eksestrarano de Germana Esperanto-Junularo, fine prezentiĝas libroforme. Jam antaŭe lia teksto aperis sur la lumdisko EspeROM, iom pli malfrue en TTT-ejo en Interreto, kaj broŝurforme sub la nomo Proponaro pri Esperanto-informado. Supozeble, unue nun, papere, ĝi fakte atingos kaj neeviteble vangofrapos la publikon celatan, nome la kredemajn verdstelajn tradiciistojn de la Esperanto-movado kaj grandan parton de la ne malpli naive tradiciemaj movadestroj.

Ĝisdate nur malplimulto konsciis pri tiu ĉi interesega teksto, kies naskiĝo tre logike sekvas el la iugrada populariĝo de la raŭmisma pritrakto de Esperanto. Temas pri speco de sufiĉe laŭta kaj ege intensa funebra sonorado direktata al la ne tute jam plene mortaj ideoj de la finvenkistoj.

La aŭtoro kvazaŭ jam lastprepare fosas ĉiujn necesajn tombotruojn por ties idearo kaj glatigas la vojon por ĝia lasta solena procesia vicmarŝado. Do tiu ĉi teksto faligas la fundamentojn de esperantismo.

Sikosek, pledante anstataŭigi la kutiman primitivan propagandon per inteligenta kaj honesta informado, tre juste, tre detale, tre racie kaj tre bone dokumentite senmitigas por ni la tutan terenon. Kia senfine skuega ŝoko embuskos kontraŭ iu kaj iu Kavaliro de la Mil Verdaj Steloj inter la kovriloj de tiu ĉi libro, pri tio jam averte malsekretas ĝia subtitolo Mensogoj kaj memtrompoj en la Esperanto-informado. Kaj verdire, tiu averto estas medicina necesaĵo. Nur danke al ĝi supozeble saviĝos iu kaj iu maljuna fervorulo de tuja mortbata apopleksio, ĉar, enlibre pruvate, tiuj ĉi subtitole menciitaj mensogoj kaj memtrompoj abundas per nombro fakte eklipsota nur de la enlistigita nombro de la duonveraĵoj regule disvastigataj de la movado. Ĝuste tiuj ĉi sufiĉe ofte fraplinie ornamas la unuajn paĝojn de niaj oficialaj movadaj organoj.

La libro laŭrubrike tralumigas ĉiujn fabelojn kaj legendojn el la tradicia Esperanto-propagando. Jen la traktataj kampoj:

Do vere neniu el niaj sanktaĵoj restas netuŝita. Efektive, la aŭtoro tre klarvide malkaŝas la propagandan sistemon, sur kiu esperantismo ĝis nun baziĝas. Jen kolekto de misinformoj, kiun la esperantistoj kaj esperantestroj ĉiam denove revigligas, kaj kiun ili pli aŭ malpli konscie etendis dum pli ol jarcento ĝis en la hodiaŭa epoko. Eĉ pli ĝene. Ni viktimigas nin mem per nia propra propagando tiugrade, ke intertempe ni apenaŭ plu povas distingi miraĵon de miraĝo.

Nedisputeble, plej konsole kaj retrankvilige por ĉiuj legantoj estus, se la aŭtoro malpravus. Tiam oni rajtus indignege krii „Mensogulo!”, „Fiulo!”, „Aĉa armeano de la Fortoj de Mallumo!”. Des pli bedaŭrinde estos por multaj, ke ĉiuj aŭtoraj klarigoj kaj rivelaĵoj estas tiom bone dokumentitaj, ke restos por la leganto nur la eblo hontege krieti „Perfidulo!”.

Memkompreneble, la aŭtoro celas nek perfidi nek provoki kaj fakte temas pri preskaŭ scienca faklibro en tre sobra afereca kaj preskaŭ senriproĉa lingvaĵo. Tamen, konsiderante la gradon de emociiĝo de averaĝa esperantisto pri sia lingvo kaj pri ties sanktaj insignoj, oni povos atendi inundon de protestoj kaj uraganon de vekrioj.

Punkton post punkto la aŭtoro pruvas al ni, ke tio, kion ni publike disvastigas, estas aŭ mensogo, aŭ tro naive kredata mito, aŭ konscie lanĉita duonveraĵo, aŭ, plejbonokaze, simple stulta kaj rekte taŭga por forpeli novajn interesiĝantojn. Li montras, ke multo el tio, kion ni asertas, rekte misefike nutras la antaŭjuĝojn de la ne-esperantistoj, kiujn ni vane strebas esperantistigi. El niaj ĝisnunaj agadoj malmultaj laŭdindaĵoj postrestas. Ĉe tio klariĝas, ke la aŭtoro mem dum sia junaĝo naive kredis niajn legendojn, sed jarojn pli malfrue komencis dubi. Nur post detala laŭebla esplorado de la aŭtentaj fontoj li sukcesis travidi la multajn mistifikojn, kiuj kamufle ĉirkaŭvualas nian realan movadan historion.

Tiel li sciigis al ni, ke niaj fruaj estroj funebre incensadis „pionirojn de Esperanto” kiuj fakte estis rezignintaj pri Esperanto aŭ delonge okupiĝis pri alia planlingvo. Jardekojn poste jen klariĝas, ke okaze de fiera prezento ĉe specifa UK oni fanfaronis pri la tiama tre fama loka Volapuka klubo, kiu laŭlegende tutmembre rezignis pri Volapuko avantaĝe al la nova perfekta Esperanto.

En vero la klubo agis iomete alie. Unue, ne temis pri ĉiuj membroj. Due, la klubo aliĝis, nur kondiĉe ke oni reformu Esperanton, kion oni laŭŝajne promesetis. Trie, la freŝaj esperantistiĝintoj tre baldaŭ forlasis Esperanton por okupiĝi pri la planlingvo Neŭtralo, kaj post tio entuziasmiĝis pri Ido. La aŭtoro rakontas al ni, kiel ni ofte citas famulojn - ekzemple, Ejnŝtejnon - laŭaserte apogantajn nin, kiuj fakte neniam ajn apogis nin aŭ eĉ rekte kontraŭis Esperanton. Simile li atentigas pri tio, ke Unesko ja agnoskas, ke la umado pri Esperanto estas en akordo kun ĝiaj celoj kaj pro tio akceptas UEA-on, sed, ke tiu ĉi agnosko neniel rilatas al la propagandado pri Esperanto kiel „ĉies dua lingvo” aŭ pri la pracela „Fina Venko”. Eĉ nia renoma membreco en PEN-klubo ne eltenas la plenan sunlumon.

Aldone li pelas felanden la mitojn pri la nur 16 reguloj kaj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Samdirekte malaperas ĝiaj lingvaj facileco, supereco kaj perfekteco kaj ĝia mirakla propraĵo aŭtomate pacistigi ĉiujn adeptojn. Do ĉio, kio estas al kelkaj kara, finiĝas en la rubujo - al kiu ĝi nedisputeble apartenas.

Eĉ la persono Zamenhofo - nia Majstro - ne restas senmakula. Ekzemple, liaj genieco kaj poligloteco estas iomete reduktataj al realisma nivelo. Same videbliĝas kelkaj ne tre honestaj propagandaj trukoj okazigitaj de li.

Ankaŭ la propagandcela kaŝado de lia judeco kaj la falsema sciigo pri lia onidira poleco temiĝas. Plu oni lernas, ke iam vicprezidanto de UEA estis membro de la tiama Hitlera partio, alivorte de tiu partio, kiu murdigis Zamenhofojn.

Sed la libro ne nur pilorias kaj rivelas. Ĝi ankaŭ konsilas, kion oni inkluzivu en informadon pri Esperanto kaj kion ne. Same ĝi instruas, kiujn reklamajn formulojn oni nepre evitu kaj kiuj estas konvenaj por publika varbado. Multaj ĉi-temaj personaj spertoj de la aŭtoro enfluas en la tekston kaj oni ekkonas, ke tie ĉi skribas internulo kun aŭtenta varbada sperto.

Laŭ la opinio de la recenzanto, tiu ĉi libro devus esti laŭdeva legaĵo por ĉiu aktivulo.

Des pli seniluziige sonas la postparolo de la libro. Jen la aŭtoro retorike demandas: „Ĉu la mitoj, memtrompoj kaj mensogoj estas la necesa amalgamo [n.d.l.r. alivorte: mortera miksaĵo] por la Esperanto-komunumo? Ne forgesu, ke amalgamo enhavas la venenan hidrargon, kiu ruinigas la nervan sistemon ... ”

Antaŭe, en la aŭtora komento pri Manifesto de Prago, oni legas: „Tiu ĉi dokumento lanĉita dum la Universala Kongreso 1996 en Prago estas forta kialo malesperi pri la t. n. Esperanto-movado.” Tiun ĉi opinion dividas ankaŭ la recenzanto, kiu nun danke al tiu ĉi libro, interalie, sciiĝis pri sia propra trukiteco rilate kelkajn popularajn misasertojn ĉie cirkulantajn en Esperantujo.

Ĉiuokaze, kiu ne timas herezaĵojn kaj kies mensa fortiko sufiĉas por elteni skandalojn kaj malagrablajn rivelaĵojn, jen por tiu la konvena legaĵo. Sed ĝuste tiaj personoj supozeble konsistigas jam nian dubeman, nekredeman, esploreman, racieman frakcion. Jen tiu, kiu al la ekstera mondo jam tre zorgeme kaj pripense prezentas la planlingvon Esperanto kaj ĉe tio por maksimume sukcesi nur minimume videbligas la akompanantan adeptaron.

Alivorte timanto de tio, ke tiu, kiu aĉetos nian Esperanto-brasikon sur la planlingva foiro, endanĝeriĝos nevole kunaĉeti skvamojn de malbongustaj brasikmuŝetoj plus iu kaj iu neglutebla limako. Kaj verdire estas tiel, ke nur unu misianta strangulo, disvastigante sian kutiman primitivan Esperanto-propagandon okaze de gazetara konferenco, povos fiaskigi la plurjaran seriozan informadan laboron de deko da sanmensaj esperantistoj.

Niaj agresemaj kontraŭ-anglaj antaŭenistoj, niaj fervoraj finvenkemaj fundamentistoj, niaj pamfletistoj, predikistoj, kvazaŭ-religiaj pacistoj, misiemaj mondsavuloj, dediĉitaj disĉiploj de iu nebula interna ideo laŭ Sankta Ludoviko - alivorte ĉiuj niaj de persekuta manio suferantaj esperantismaj ekstremistoj, do tiuj ĉi plej urĝe devus studi tiun analizon por eĉ ĝisoste kaj cerblave reedukiĝi. Tamen ĝuste ili supozeble evitos tiun ĉi tre legindan libron, kiel la diablo la sanktan akvon.

PEJNO Simono

Ziko Marcus Sikosek: Esperanto sen mitoj, Eld. Flandra Esperanto-Ligo, 1999. Dua preso, 2000.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!