MONATO

Prifestinda koktelo

Sinjoro Taŝ estas nobelpremiito pri literaturo kaj alvenis pro aĝo kaj malsano ĉe la fino de sia vivovojaĝo. Tio kaptis la atenton de la ĵurnalistaro. Li havas sekretarion, kiu aranĝas la rendevuojn kun ĵurnalistoj, kaj flegistinon, kiu ĉiutage lavas lin. Li ne aparte ŝatas tion:

„Imagu! Mi ŝimas en akvo, sola kaj nuda kiel vermo, humiligita, monstre graseca antaŭ tiu vestita kreitaĵo, kiu ĉiutage senvestigas min kun esprimo hipokrite profesia por kaŝi ke ŝi sukas en sian kalsoneton, se fakte ĉi hundinaĉo iun surmetas, kaj kiam ŝi reiras al la hospitalo, mi certas ke ŝi rakontas ĉiujn detalojn al siaj kamaradinoj - samspecaj aĉulinoj - kaj eĉ povas esti ke ili...” „Sinjoro Taŝ, mi petas!” respondas la tiumomente vizitanta ĵurnalisto al li.

Tre simple do ni povas skizi la karakterizajn trajtojn de la agantoj de la universo de Amélie Nothomb. La obeza verkisto, tiu perversa monstro, korpe kaj psike difektita, principama, kaj konsekvencema rilate al la propraj teorioj, unuflanke bele kontrastas kun la glataj, hipokritaj, indiferentemaj kaj kelkfoje stultaj ĵurnalistoj aliflanke. La sistemo de la kontraŭstaraj karakteroj pli-malpli evoluas laŭ klasikisma sistemo. Iusence ni diru, ke ekzistas ekvilibro pro tiu egalpezo, kvankam kompreneble unu verkisto egale pezas kiel pluraj ĵurnalistoj.

La figuroj do ne nepre kondukas vin al kulturpesimisma mondbildo. Cetere ili ne estas sufiĉe ellaboritaj por servi al tio. La eca profundeco, kiu tamen rimarkeblas, fontas en subkonscia alvoko de valoroj de la tradicia malnova belga nobelaro. Sed ankaŭ konscia uzado de figuroj de la franca literaturo kolorigas la animon de la rakonto. Amantoj de tiu koktelo sendube festos.

La romano mem havas solidan strukturon. Oni povas nur riproĉi, ke precize pro tiu emo de la aŭtorino serĉi certan ekvilibron por la tuta libro eble la komencaj paĝoj impresas iomete mekanikaj. Sed mi pardonas tion al ŝi, ĉar temas pri debuta romano. Cetere la traduko estas tre ĝuinda kaj enhavas refreŝigajn interpretojn. Mi trovis unu eraron koncerne la akuzativon. Sed kio estas vere perfekta? Ĉu eble la murdoj en la romano? Multe da plezuro!

André STAES

Amélie Nothomb: Higieno de l' murdisto. El la franca tradukis Armela Le Quint kaj Ĵak Le Puil. Eld. Kleks, Bielsko-Biała, 1999. 150 paĝoj kudre binditaj. ISBN 83-7194-169-2.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2 majo 2001
Valida XHTML 1.0!