MONATO

Dua kvaropo,
sproniva
kiel la unua

Ĉe multaj „hispana skolo” eble elvokus nomojn kiel Régulo aŭ de Diego, sed sur hispanlingva teritorio, kaj precipe en Iberio, jam novaj kreantoj famiĝis, inter ili Antonio Valén kaj, plej elstare, Abel Montagut (54/74) 1, merita verkinto de la Poemo de Utnoa. Pro Esperanto, nun eldonis en unu volumo poezion, plejparte pri-aman, de kvar iberaj literatoroj: la portugalo Gonçalo Neves (64/87), kaj tri hispanoj: Liven Dek (50/70), Miguel Fernández (50/81) kaj Georgo Kamaĉo (66/80). Talentaj ĉiuj kvar estas, tamen iom da orgojlo ne estas fremda al la pli junaj. Ili ne monopoligu la talenton. Indulgon pri tia junverva mem-entuziasmo ni disponas, kondiĉe ke la verkintoj ne atake dishake kritikemas, ĉar ni suspektus ĉe ili envion pri kunpoetoj. Mi revenu en la kadron de l' recenzo:

Neves persiste kaj konsekvence iras sian poetan vojon. Lia prozodio estas esence propra, sincera kaj integra. Tamen ne plaĉas la formo de tiu poezio, ĝia eksteraĵo, ĝia perforta nudeco, ĝia senvestigiteco: la vortoj diskuŝas kvazaŭ vestoj surplanke. Unuavide mankas la korpo, oni serĉu ĝin pene-lege. La ideoj estas interesaj (solulo, ili), la lingveroj tre taŭgaj (seko, ajn, ĉi), esprimoj kaj vortkunmetoj trafe originalaj, sed valoraj pensoj kaj validaj rezonoj riskas perdiĝi pro leg-rezigno de la legunto, forpuŝata de ŝajna nekohero: lozaj vortoj, vortamaso, vortĥaoso. Kvankam enhave kohera, la „teksto” de tia eksplodinta poezio ne logas al lego, al atenta kaj zorga tralego, kian ĝi bezonas por delekti. Vortripetoj, kiaj „ŝimo ŝimo ŝimo - freŝo freŝo freŝo” ne invitas al enprofundiĝo. (Cetere, kiel citi tian verson - laŭaspekte ĝuste - en ĉi tia, mallarĝa kolumno?) Oni do devigu sin legi. Sed kiuj faras tion?

Ĉu pro sia rotkviĉa talento, la aŭtoro okazigis ĉi Tragedion en la Universo (de l' poezio)? Tian eksperimentan vers-teĥnikon la nacilingvaj poetoj, ekspresionismaj kaj futurismaj, jam preterlasis antaŭ jardekoj. Kial aboli interpunkcion kaj majusklojn? Kial tiaj artifikaj enpaĝigoj kun eskal-versoj kies vortoj ŝtupas supren? Nura emo al malparnasismo ne sufiĉas por krei majstropoezion. Al provo balbuti mi preferas tekston el klaraj, ellaboritaj frazoj. Kiel deklami tian subfridigitan poezion? Mi miras. Ho la riĉa varmo de la tekstoj de Fernández! Nu, la mallonga rutino legeblas facile, ne postulas interpunkcion, ĉar esence ĝi formas nur unu frazon; mi naskis (la preskoboldo forrabis la titolon) konsistas el kvarpaĝa klopoda penado por atingi la finan pintuman konstaton: „mi naskis poemon”. Multo en la poezio de Neves esprimiĝas svage, enigme: elumi (?), for-memi (?). Iuj versoj en la unua poemo (patrino) kaj la tuta, lasta poemo (ebrio) ne kaŝas inklinon al megalomanio: „mi estas pli granda / mi estas plej granda” kaj „neniu minace / neniu konkure / neniu atinge”.

Kamaĉo - kiu kontrabandis en la antologion Trezoro serion da verketoj siaj, kiujn post Sur la linio li jam konsideras junulaj pekoj - nun elmontras sian vortuman virtuozecon sur kampo poezia. Same kiel en prozo, ankaŭ ĉi-terene liaj lingva kreopovo kaj koncepta originaleco estas grandiozaj - sed kia la mesaĝo? Jam ne plu fantasto, bone. Fantazio forta, sed ne nura. Ankaŭ realeco. Materiisme pesimisma mondrigardo tamen, plendoj pri la devo morti kaj falsa membildo - neeviteblaj pro la identigo de vivanta esenco (konscio) kun la maskulo (personeco).

Aplaŭdindas liaj bravuraj lingvoĵonglaĵoj. Ha, li remalkovris komojn kaj punktojn, sed ankoraŭ ne la majusklon. Viajn estas profunda kaj bela poemo. Enhave kiel ne plenumas por ni la atendojn postlaŭdajn, pro tio ke ĝi finiĝas en sensignifa, ŝuŝa siblo. Sed per la poemoj miraklo kaj mi Kamaĉo definitive pruvas sian poetan talenton; la unua, letero en tercinoj, ĝisfunde pesimismas; la dua jam anoncas esper-revenon kaj viv-reĝuon. Komencinte per „mi nun enuas la mondon”, li finas per kuraĝa - ankaŭ lingve - „mi fartas viglon (vivon, sangon)”. Feliĉe. Ĉu li ne tro atentis mortintaĵojn, kadavrojn kaj mumiojn?

Dek, malpli ambicia poeto, verkis tamen tre rimarkindajn poemetojn. Krome, li respektas la lernitajn regulojn kaj kutimojn de skribado. Elstaras: Vi; En la neproporciaj (kies lastan verson ni retrovas en la titolo de la libro); Se mi naskiĝis arbo; Kiel ajnan; Sur la tombon. Simpla, sed trafa ampoezio! Interesas Interne de mia esto. Pseŭdoscience sonas la pesimisma Frakasas, ĉar eble nur ŝajnvera, sedMi sentis min spegulas eventualecon de la vivo, eĉ se maloptimisman. La hajkoj... Nu, ĉit! Jen plaĉas tamen: „Tiktake hantas / noktomeze la horloĝ' / dum tempo lantas.” Sed kiam Dek uzas rimojn, li facile lasas sin delogi al nura rimado. Pli ambicia poemo, kiel Al viro nomata Suzana, eble necesigas klarigan noton.

Fernández, la plej matura, la plej poeta bardo, enŝovas ankaŭ kelkajn akompanajn paĝojn da prozo, per kiu li interligas la poemojn kiel prezentisto; prozo same poezia kiel la poemoj. Jen kreanto kiu respektas la lingvajn tradiciojn. Li konas la vorton koruso, sed ne forĵetis la pli kurtan, fundamentan ĥoro. Sed ĉu konscie kaj intence li uzas kaoso en proza teksto (p. 8) kaj ĥaoso en poezio (p. 129)?

Fernández scias, ke erotiko kaj sakralo sin intertuŝas. Lia lingvaĵo estas bildriĉa: „kuŝe, kvere, / el niaj nudoj plekti ĝuo-skuon” „la seksoj preĝos / semnombrajn litaniojn intermite” „tuj ovumis per forges' via amo” „la bekoj / de la du blankaj turtoj viabrustaj” „Kaj ni kuŝas / sur kalendula lito, kunvenkitaj / de ama lukto, fol' aŭ kalenturo.” „Poste ni revenu / al nia ama, ĝis plorĝemoj ĝua / duelo, kiu ĉiam nin kunvenkas.'; (mia buŝ' rekonas)” „la varmon / el la vapor' de l' vortoj” „La plorĝemoj / elverŝas sin tra l' poroj de la haŭto.” „kaj breĉas mian bruston via ĝiso”. Ĉion-eldire, tamen per vortoj vualantaj, Fernández versojn verŝas: Transvivas vin la rememoroj: / via karno traplugita, / la spasmaj spiroj, / via valo, / via ombra valo, / via miela prato, / via vulkano arda aŭ mistero / aŭ kolibrido trepidanta, / dum ni done-riceve / tajdis sen ordo, / sen nuboj... Febro de amo, / rava agonio. Elĉerpiĝo.

La arta kulmino de la libro estas la soneto El nia nio inta - du lamentoj; pro koincido de kvalitoj formaj kaj enhavaj, kaj pro la majstra perado de homdrama situacio de pasioj, sentoj, emocioj kaj sensacoj; eĉ pro la konciza unua verso, poemresuma. Sed pretere de tiu ama mal-apogeo la vundita poeto releviĝas, soras al kosmaj erotiko kaj Amo.

En ĉi poemaro sin esprimas kvar kreivaj kaj kreemaj esperartistoj, kiuj plene regas sian lingvon. Ĉiuj kvar verkas ankaŭ proze. En Ibere libere por ĉiu el ili la ĉeftemo estas amo, plejofte perdita, aŭ aliel-alial malfeliĉa. Ĉu homa kondiĉo?

Jen altnivela libro por elito de poezi-amantoj. La nova kvaropo spronbatu stafete.

Christian DECLERCK

Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek kaj Miguel Fernández: Ibere libere. Eld.: Pro Esperanto, Vieno, 1993. Ilustrita. 136 p. ISBN: 3-85182-06-0.
1. La interparentezaj ciferoj ĉe la aŭtornomoj en la unua alineo indikas la datojn de naskiĝo kaj esperantistiĝo.

Indekso