MONATO

Bona distrilo kaj memlernilo

Mi ĉiam opiniis, ke la plej bona rimedo por lerni lingvon estas legi krimromanojn. Kaj jen nia aŭstralia samideano Ronald Gates aperigas ĉe Flandra Esperanto-Ligo jam duan ĉi-specan verkon. Ĉi tiu romaneto daŭrigas la sinsekvon de krimrakontoj komencitan per La septaga murdenigmo, kaj baldaŭ sekvos tria: Morto de sciencisto.

La samaj ĉefrolantoj refoje kunlaboras por solvi murdon okazintan apud fikcia aŭstralia provinca universitato. Kiel kutime en la ĉi-specaj romanoj, sur la unua paĝo okazas enigma murdo kaj certe neniu ion vidis. Laŭ la leĝoj de l' ĝenro, polico havas nenian alkroĉaĵon kiel solvi la enigmon, nek povas identigi la viktimon kaj suspektas ĉiujn. La tumulto daŭras precize dum duono de l' libreto. Poste abunde aperas valoraj atestantoj, materiaj pruvoj, sagaca edzino de unu el la policanoj atentigas al li (kaj al la tuta policanaro) pri la ĉefa el ili kaj la enketado alproksimiĝas al sia fino.

Tamen, denove laŭ la leĝoj de l' ĝenro, nur sur la lasta paĝo oni subite ekscias, ke la ĉefa kulpulo estas tute alia persono. Normala krimromano. Tutcerte, la aŭtoro ne estas Dostojevskij aŭ Conan Doyle - mankas psikologio, ne tiom profunde desegnitaj estas la karakteroj de l' ĉefrolantoj. Puristoj povas trovi ĉe li kelkajn erarojn - ĉu lingvajn, ĉu faktajn. Sed ankaŭ tio povus esti pluso - ja spertaj instruistoj povas priparoli kaj klarigi al siaj lernantoj regulojn de pli ĝusta vortouzo, pri eraroj de polico/aŭtoro. Kompense tamen oni ekscias novajn fakajn terminojn: enketado, ricelado, kaŭcio, ks. La romaneto estas verkita en simpla, facila lingvo, en vigla, dinamika maniero. En Esperantujo aperis nova talenta krimromanisto, kies nova libro pliriĉigos nian literaturon.

Nikolao Stepanov


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!