MONATO

Kvarteto, en kiu ĉiu muzikas aparte

Tiu ĉi libro fare de tri rusoj kaj unu baŝkiro estas plia esprimo de la tradicio prezenti sin pokvare. Ĉiuj kvar aŭtoroj estas mezaĝaj maskloj kaj esperantistiĝis inter 1965 kaj 1981. Jen la similecoj inter la kvar poetoj, sed, laŭ vortoj de William Auld, ili "... nek kompareblas nek komparindas", tial necesas trakti ĉiun unuope.

La verkoj de Viktor Ĉaldajev estas tre fragmentaj kaj pli ofte efikas eldire ol poeme. La prezento de la plejparte nostalgiemaj temoj foje estas kliŝa. La troa uzado de elizioj malplaĉas, aparte ĉe la liberaj versformoj, kiuj efektive, pro manko de rigida metriko, ne bezonas tiun rimedon. Entute do, malgraŭ fojaj belaj nuancoj, la verkaro de Ĉaldajev ne vere satigas mian animon. Elstaras, kiel admirinda escepto, la mallonga "Fotono":

Fantoma foton
vivanta en mallum,
estas vi eton
da nun kaj nenun ...
Eta la id
de Eter' vibrata,
ita ata ...
ita ata...
itata ...

Gafur Gazizi emas al fortaj ritmoj kaj rimoj, kaj li esploras eblecojn de diversaj formoj, kio fojfoje gvidas al plaĉaj efikoj, ekzemple:

Sonas fajna violono
super dorma mia domo
super dorma milda domo
sonĝas fajra violono
Sur la drono violonda
kombas harojn luno blonda
kombas harojn lumo blonda
sur la fono violonda
Lulas min la lunkanzono
inter kanoj de lagzono
inter kantoj de la zono
fajlas min viola sonĝo ...

kaj foje ne:

Jen en urb' nokt' ven' nigr' iĝ tut' mond' jam mi ne
dorm' pro splen' en la brust' brul' flam'

... ktp, ktp.

Lia temaro foje ŝajnas tre eksdata, aparte en la sukere sentimentala "Palais Royal" (Vintra Fantazio). Sed ĉe li troviĝas ankaŭ poemo dediĉita al la viktimoj de stalinismo, en kiu li kuraĝas voĉigi propran kulposenton:

Ne povas mi al mi pardoni
ke mi ne sciis pri la faktoj,
teruraj kanibalaj aktoj,
ne povas tion mi pardoni.

Multaj el la poemoj de Nikolai Lozgaĉev estas elegante verkitaj en tradiciaj formoj. Ankaŭ lingve ili riĉas kaj nepre meritas atentan legadon. Inter la poemoj troviĝas du, kiuj konsistas el dudek-naŭ kaj naŭ palindromoj. Lozgaĉev proponas kelkajn pri-esperantajn poemojn, inter kiuj "Piĉeske" parodias obsedan neologismemon. "Est-etiko de la lingvo" enhavas lertajn verdajn aludojn kaj vortludojn:

Ĉu vane nomis Zamenhof nacion gento?
En la noci "naci" sin kaŝas io noca.
Sed genton povas rimi ni kun Nova Sento.
En la epok de l ras infana kaj feroca,
dum genocido, genucedo en katenoj,
laŭ l gen-etik generu gentoj,
l kazo-genojn.

Ĉe Alen Kris tute mankas stumbloj kaj singultoj; ĉiu elizio estas trapensita kaj pravigita. Kris ŝajne vidas la sanktecon de ĉio vivanta, tiel ke vermoj (en la samtitola poemo) al li estas "kreaĵoj de mirakla rava raso", kiuj "fleksaj, konas la ekstazon, / sen timo, ĝoje faras ĉiun trukon." Tamen, pri moskitoj li malpli entuziasmas: "Senkalkulaj jukaj vundoj, / senindulgaj inokuloj. / Paranojaj nigraj hordoj - / mi forkuras, ĉesis svingi, / Ili scios min atingi / eĉ post du fermitaj pordoj."

Ripetiĝas en liaj poemoj la konstato, ke la esto pezas/ŝarĝas. Eble pro tio li sopiras al la "nostalgia muziko de la alia vivo, de tiu, kiu ĉiam estas, sed kiun ni plejofte preterpasas."

Entute, temas pri plaĉa kolekto, kiu bone aŭguras pri estontaj verkoj.

Krys UNGAR

Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Nikolai Lozgaĉev kaj Alen Kris: Kvarteto Eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 1996. 78 paĝoj vinktitaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!