MONATO

Kalsonete de las dames,
aŭ la striptizo de Raŭmo

Ŝajnas ke en Esperantujo nun ekmodas la t.n. kalson-romanoj. Temas pri membiografioj, kies paĝojn senĝene pululas frandzoj (1), midzoj (2), bugroj kaj ali-gustaj kamasutraĵoj (3). Tia la fama Hetajro dancas, de Urbanová. Tia la ĵusa La manto, de nekonata Paula Mährti, naskita en 1938. Kia in-sekto! Temas pri verkoj kun fotra (4) fabulo (5), sen forta fikcio sed kun frota fik-scio. La devizo ĉi-ĝenra en Praesperanto certe sonus:

Kalsonete de las dames,
Kadó, kadó, jam temp está!

Ĉi-romane Paula Märthi montras ĉion. Ŝi kodakas siajn feblojn kaj rivelas ilin monden. Ŝi honestas kaj sinceras. Ŝi rakontas ĉion de Adamo. Ĉefe pri amoj kaj umoj. Adoleske ŝin ekgarnas ŝvelaj mamoj kaj gluteoj. Ĉi karnoj ne ĉesos kreski kaj ŝin hanti. Ŝia 16a jaro ekpuŝas la karuselon de bunta vivo. Tiam ŝi finas la gimnazion, ekdeĵoras desegniste en mod-ateliero kaj, laste sed ne balaste, aliĝas al Esperanta kurso.

Ŝia instruisto estas Georg Brentano, kiun ŝi komence gaŭĝas pli malpli 25-jara. Li inicas ŝin ne nur lingven kaj movaden, sed ankaŭ amen kaj amoren. Poste ŝi malkovros ke li dat-revenis jam 32-foje, kaj do superaĝas ŝin 14 jarojn. Sed ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.

Paula kaj Georg tintas akorde kaj bon-orde. Aventuras kaj veturas UKen kun sam-idilianoj. Kvaropo en Citroeneto (6). Survoje ili haltas gasteje kaj Georg ingas ŝin unuafoje. Sed ŝi ne premieras tiam. Jam antaŭe 40-jara nekonato ŝin trafortis en arbaro. Kaj ne temos pri ŝia lasta seks-atenco. Oni ŝin brutalos ankoraŭ dufoje, unue ginekologo, poste ŝia estro. Paula misfortunas kaj vrakas. Dum sia geo kun Georg ŝi spertos eĉ du abortigojn.

En 1960 naskiĝas ŝia filino Kristine. Ekas nova etapo en la itinero de Paula. La vivo pluas peripetie. Ili aĉetas terenon kaj konstruigas dometon. Pli da UKoj kaj surprizoj. Ŝi konatiĝas kun Walter Harimann, kiu kaŝ-nomas sin George Selten, bahaano kaj redaktoro de Beletra Bazaro. Ŝin tuj sorĉas liaj inteligento kaj belo (nobeltrajta, vera Apolono). Li superjunas ŝin 11 jarojn, sed tio nur fasĉinas la fascinon. De Georg al George pendolas ne nur vokalo, sed 25-jara intervalo. Ŝajne Paula ne kapablas ami alie ol... pretertempe.

George ne nur superbelas kaj hiperinteligentas. Li ankaŭ ideas revolucie pri la movado. Vera iluminito. Paula amegas lin senlime. Ŝia vivo iĝas nura preteksto lin renkonti kaj konkretigi la kokron, sed George evitas alsupri la pinaklon de seksa kuniĝo, ĉar lin trafis puber-aĝe insida meningito, kiu haltigis la kreskon de liaj viriloj.

La edzon baldaŭ atingas sciigo pri la perfido, kaj li prajmas la divorcon. La filino restas kun Georg, dum Paula kaj George rukulas Finnujen. Tie ilin trafas la reeĥo de klaĉ-poemoj kies roluloj estas ili mem. Evidente temas pri venĝo de Georg, kiu tamen sin mortigas roman-fine.

Ĉu leginda romano? Nu, la fabulo ne ŝajnas aparte genia, sed la intereso ŝvelas ĉe la konstato, ke ĉef-rolas hiperkonataj figuroj de nia movado. Paula Mährti estas neniu alia ol Perla Martinelli, kaj Georg Brentano Aldo de' Giorgi, kaj George Selten Giorgio Silfer. La aŭtoro ne domaĝas indicojn kaj evidentojn. La famula triopo havas la samajn inicialojn kiel la roluloj. Perla naskiĝis en la sama tago kiel Paula (28an de junio 1938). La familio de Georg devenas de Como, kie loĝas Aldo de' Giorgi. Aldo kaj Perla havas la saman aĝ-diferencon kiel Georg kaj Paula (+14), dum Silfer kaj Perla jar-disas sam-kvante kiel Selten kaj Paula (-11). La filino de Aldo kaj Perla nomiĝas Cristina, kaj la idino de Georg kaj Paula Kristine. Sed ne temas nur pri ĉi krustoj. Ankaŭ la kerno, la fabulo, la peripetioj, la epizodoj, la fono, la paroloj, la karakteroj rivelas ke la triopo Paula-Georg-George perfekte dagerotipas la triangulon Perla-Aldo-Silfer. Temas do pri verko skandala, ĉar la historiajn faktojn de la dram o Perla-Georgoj (filino, divorco, klaĉ-poemaro k.a.) ĝi sam-niveligas kun nekonataj epizodoj ne senaj je siaspeca spico, kies fikciecon la publiko mem emos titri.

Ĉu la Verko de la Jaro? Ĉi pokalon ĝi ne meritas, ĉar feblas la tekniko rakonta, tedas la dialogoj, kaj ne mankas solecismoj, sed ĝi sendube rajtas la premion de la Skandalo de la Jaro.

Restas la demando: kiu verkis la romanon? Nu, tiel senĝene kaj detale polaroidi la eventojn povus nur partopreninto. Kiu do? Certe ne Silfer. Li stilas tute alie, kaj krome la teksto ne aparte galonas lian figuron, kio nepre okazus, se li aŭtorus. Certe ne de' Giorgi. Kvankam la stilo ŝajnas lia, li neniel patrus romanon kiu plur-paŝe pilorias lian personon. Restas do Perla. Nu, kutime ŝi stilas pli bele, sed ĉi-foje oni disŝutis tipajn ŝiboletojn de ŝia eksedzo (talento-malkovranto, estemporanea, intrinseka k.s.), eble kun la intenco kredigi ke li mem aŭtoris, kaj tio rezultigis veran salaton pene digesteblan. Ŝian eventualan aŭtorecon precipe apogas jenoj. Malgraŭ sia aŝmodea drivado, kies pravigindon vane serĉus eĉ harditaj hedonistoj, Paula ne ŝajnas la fava ŝafo ĉi-romane. Tiun rolon la publiko nepre atribuos al Georg. Ŝi male vidiĝas viktimo de malfavoraj cirkonstancoj, de akra etoso familia, de la nepro trabati sian vojon en diskriminacia socio. Krome, el la teksto emanas subtila ineco. Inoj ĉiam lasas spuron, eĉ kiam ili klopodas maski kaj mistifiki. Temas pri etaj konkretoj, pri detaloj kaj pitoj, kiujn ĉiam neglektas viroj, tro abstraktaj kaj rezonemaj. Ĉi romanon certe verkis virino, kaj nur unu virino povintus tion fari. La publiko mem konjektu kaj konkludu, drole kaj petole.

Kaj kiu diris, ke la Esperanta literaturo estas seninteresa?

Gonçalo NEVES

  1. frandzi: piĉ-leki (Neologisma Glosaro, de Henri Vatré)
  2. midzi: kaco-suĉi (Neologisma Glosaro, de Henri Vatré)
  3. kamasutro: hinda traktaĵo pri amoro (Nepivaj Vortoj, de André Cherpillod)
  4. fotri: fiki (Neologisma Glosaro, de Henri Vatré)
  5. fabulo: enhavo de beletra verko (Neologisma Glosaro, de Henri Vatré)
  6. Citroeno: aŭto de la marko Citroën
Paula Mährti: La Manto. Eld. Fonto, Chapecó, 1997. 182 paĝoj glue binditaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!