MONATO

Aventuro kaj humuro

Mistero ĉe Nigra Lago

estas romaneto pri ses infanoj inter naŭ kaj dek tri jaroj, kiuj renkontiĝis hazarde. Ili ofte iris al la Nigra Lago por kampadi tie. Iam ili trovis tie ŝlosilon kaj provis diveni, por kio ĝi servas. Rimarkinte du suspektindajn homojn, ili ekesploris, kion tiuj volas fari, kaj ĉu ili estas fidindaj. Post mallonga tempo ili malsukcesis pri tio. Kaj unu el ili ? Marko ? estis forkaptita. Post du tagoj ili trovis Markon, sed ĉi-foje triopo da infanoj estis forkaptita. Do la du postrestintoj, Frederik kaj Nataŝa, devis liberigi siajn amikojn. Post kiam tio sukcesis, ili telefonis al la polico. Policistoj kaptis la du misterulojn, kaj la geknaboj iris hejmen. La sekvantan tagon ili legis en la ĵurnalo, ke la du kaptitoj estas ŝtelistoj, kiuj specialiĝis pri ŝtelado de armiloj. Sed la artikolo prisilentis la rolon de la ses aventuruloj.

Mistero ĉe Nigra Lago estas infanlibro plena de aventuro kaj humuro. Ĝi estas verkita per flua, eleganta stilo. Estas plezuro legi ĝin. Tio estas bona Esperanto-ekzerco kaj amuzaĵo por junaj esperantistoj.

Manuel GONZALEZ (15-jara)

Sten Johansson: Mistero ĉe Nigra Lago. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 1997. 80 paĝoj vinktitaj.

Indekso