MONATO

La paco ne facile subteniĝas

La angla-irlanda dekano Jonathan Swift (1667-1745) verkis sian plej konatan libron La vojaĝoj de Gulliver kiel mordan satiron pri la homaro kaj la homaj institucioj. Ekde la publikigo de tiu rimarkinda verko, multaj aŭtoroj provis imiti ĝiajn stilon kaj strukturon. Inter la ekzemploj el nia epoko, estu menciitaj nur Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy (esperantigita de L. Tarkony kaj A. Szabo), kaj du originalaj esperantaj verkoj: Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári, kaj Vitralo de John Francis. La lasta aŭtoro estas unu el la elstara Kvaropo de la tiel nomata (aŭ laŭ Reto Rossetti, misnomita) skota skolo, nome Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti.

En la pli frua novelaro Vitralo de John Francis, ĉiu alterna novelo rilatas al imagita ŝtato Juglando, „kiun distingas ĉiuspeca troigo kaj burleskaĵo”, kaj estas klarigate, kiel la Miljara Paco naskiĝis. Tiu paco estas konservata danke al internacie subtenata komitato, kies tasko estas mortigi la estrojn de tiuj ŝtatoj, kiuj militas. (Kompreneble neniu homa paco povas daŭri mil jarojn, do tiu nomo estas tipe juglanda troigo.)

Tri-kvar jardekojn post Vitralo, estas eldonita libro kun tri pliaj rakontoj pri tiu feliĉa sed iom iluzia periodo de paco, bedaŭrinde, ĝenata de temp' al tempo pro „statoj de paŭtado” (tiele!) inter Juglando, Dalfunto, Gimdalo aŭ iu alia lando de la mondo Lunadoro.

La unuan rakonton, La friponaj diplomatoj „(en kiu diversaj talentoj ne tre ortodoksaj savas la Miljaran Pacon”), mi legis sub influo de la montpeliera suno kaj rumana vino, do ne kulpas la aŭtoro pri la fakto, ke mi ekdormis, dum mi provis sekvi la absurde komplikan intrigon, en kiu estas implikitaj grandnombraj roluloj, krom la talentuloj Krupusko la Sekreta, Stefano la Falsanto, Septimo la Spiono, Alto Posemo kaj, precipe, Adriano Felono, kiu devas ruzaliĝi al la dalfunta kortego kaj faligi la ĉefreĝan pantalonon.

La dua rakonto, La senpintaj lancoj, revigligis min, pro sia primokado de la milita menso, la „honoro kaj gloro” de la patrujo, kaj la fanfaronata heroismo de la milito. En ĉi tiu rakonto, la kuraĝa juglanda militestro Hilver Areŝ de Irenvild, kiu pozitive bedaŭras la Pacon, fondas, kun alilandaj militestroj, la Asocion, kies celo estas ĉesigi la Eternan Pacon kaj restaŭri la naturan staton de vere vireca mondo, nome la militon.

En la tria rakonto, La stranga fremdulo „(en kiu vole-nevole fremda strangulo renversas komplicon renversi [tiele!] la ordon de heredo al la trono de Juglando”), unuafoje en ĉi tiu rakontaro aperas Gulliver-simila vojaĝanto, kies nomo Mevepato evidente estas esperantigo de la anglaj vortoj gull, „mevo”, kaj liver, „hepato”. La stranga fremdulo pli koncernas la juglandan heredrajton ol la interŝtatan pacon, sed la kunteksto estas la sama.

(Parenteze, laŭŝajne Francis permesas al si kelkajn privatajn ŝercojn. Supozeble, kiam Stefano la Falsanto, en la unua rakonto, parolante „kun ioma altajava prononco”, eligas la «r» dum parolado, la skota aŭtoro primokas la anglan kutimon ofte ellasi aŭ malforte prononci tiun sonon, kiun la skotoj kontraste forte prononcas aŭ kartavas.)

Resume, tiuj, kiuj ŝatas satiron kaj burleskan humuron, verŝajne legos kun amuzo kaj plezuro ĉi tiun verketon. Ĝia kovrilo estas alloga. Ĉu aliaj legantoj trovos en la libro kaŝitajn profundaĵojn, mi ne kompetentas prognozi.

Garbhan MACAOIDH

John Francis: Tri rakontoj pri la Miljara Paco. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno 1997. 117 paĝoj, ISBN 90 71205 66 5.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!