MONATO

Bona furaĝo

Kiel klarigas William Auld en sia Antaŭparolo, la celo de ĉi tiu eldono estas „savi” libroforme iujn tekstojn, kiuj aperis nur en revuoj, do ne estus facile retroveblaj. La enhavo estas teme tre diversa, dividita en kvar sekciojn: Eseoj, Rakontoj, Tradukoj, kaj Libro-kulturo.

La 17 eroj en la sekcio Eseoj kovras diversajn temojn, sed precipe literaturon kaj tradukadon. La unua ero — „Paco inter homoj — ĉu eblas?” — prezentas ankaŭ filozofian tezon, sed ĝi ŝajnas al mi iom banala, malgraŭ la belaj literaturaj citaĵoj, kaj mi trovis pli interesaj la sekvajn erojn pri fantascienco, pri prozaj tradukoj en Esperanto, pri retrovitaj poemoj de Braun, pri Hilda Dresen, ...

En pluraj lokoj la aŭtoro argumentas kontraŭ tiuj, kiuj tro malalte taksas la valoron de Esperanta literaturo, kaj li estas leginda pri tiu temo, ĉar li havas, krom multe da sperto kaj scio pri Esperanta literaturo, ankaŭ talenton kaj komprenon pri literaturo kaj la kapablon prezenti siajn ideojn en alloga maniero. La Eseoj kovras periodon de 1950 ĝis 1990, sed ili ne estas ordigitaj en evidenta maniero.

La Rakontoj konsistas el sep originalaj rakontoj, sur malpli ol dudek paĝoj; se mi ĝuste komprenis la Antaŭparolon, tio estas la tuta proza fikcio de William Auld. Kelkaj el la rakontoj ŝajnas kvazaŭ resumoj de pli longaj verkoj; eble la aŭtoro, ekhavinte interesan ideon, ne emis enŝovi la malesencajn detalojn, kiuj necesas por disvolvi plenan novelon el ĝia skizo. Tamen evidente tio estas multe pli bona ol la inversa kaj pli ofta situacio, en kiu diligenta aŭtoro ŝtopas centojn da paĝoj ne havante interesan ideon!

En la Tradukoj troviĝas 17 tradukoj el la angla kaj la skota. Neniun el la tekstoj mi jam konis per alia lingvo, kaj verŝajne neniu leganto jam konos multajn el la tekstoj, ĉar temas ŝajne pri sensistema kolekto da tekstoj, kiuj diverstempe kaj diversmaniere plaĉis al la tradukinto. Ĉiuj tradukoj estas prozaj, sed ne ĉiuj estas fikciaj: enestas ankaŭ kelkaj eseoj, interalie pri historio kaj metriko.

La lasta sekcio, Libro-kulturo, konsistas el 25 eroj, kiuj plejparte estas recenzoj aŭ eseoj pri apartaj verkoj. Evidente ne temas pri rutinaj, informaj recenzoj kiel ĉi tiu, sed pri artikoloj kun literaturesplora valoro. Ekzemple, unu el la plej longaj pritraktas du Esperantajn tradukojn de la ŝekspira Hamleto.

UEA (kiu eldonas ĝin) reklamis ĉi tiun libron kiel la „rikolton de 50 jaroj”. Tamen ĝia titolo pli ĝuste indikas, ke temas pri tio, kio restis post la rikolto! Do oni ne kredu, ke ĉi tiu eldono iel anstataŭas aŭ resumas la kvindekon da libroj, kiujn produktis William Auld en tiom da jaroj. Rikoltitaj el la sama kampo kiel la Eseoj kaj Libro-kulturo estas ekzemple Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979), Vereco, distro, stilo (1981) kaj Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978); sed ankaŭ ĉi tiuj pajleroj kaj stoploj estas bona furaĝo.

Edmund GRIMLEY EVANS

William Auld: Pajleroj kaj stoploj; Elektitaj prozaĵoj. Eld. UEA, Rotterdam, 1997. 342 p.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 4 majo 2001
Valida XHTML 1.0!