MONATO

Nova verktalentulo

Gersi Alfredo Bays ĝis nun estas plej konata kiel la fonto de Fonto, kaj la eldonejo kaj la revuo. Sed per ĉi tiu verko, li montras sin ankaŭ tre bona rakontisto. „Rakontisto”, pli ĝuste ol „romanisto”, ĉar la verko efektive konsistas el aro da pli-malpli sendependaj epizodoj, kun konstanta rolantaro, do estas facile legata dum pluraj sidoj, sen perdi la fadenon de la rakonto. Kaj tiu rakonto estas tre ĝuige, kelkfoje brile, prezentata al ni.

La vorto pedras signifas „ŝtonoj”, sed ĉi-rakonte temas pri vilaĝeto en la forforejo de la landinterno de Brazilo. La epoko estas la 1930aj, kaj la etoso estas tre aŭtentika. Evidente, Gersi Alfredo Bays tre sukcese ĉerpis el siaj memoroj pri tiu epoko, kaj redonis al ni ties guston. Tio ne signifas, ke temas pri aŭtobiografia verko. Sed ja la talento de vera rakontisto estas kredigi al ni, ke vere okazis la prirakontaĵo, ĉu ne? Nu, ni facile kredas al la rakontaĵoj de Bays.

Laŭ la rakonto, brazila juda arkitekto, kies patro estis murdita (jes ja, la naziemo ankaŭ en Brazilo ne estis plene nekonata, tiuepoke), decidas konstrui por si novan vivon en nova loko, tre for de la urbocivilizacio. La vilaĝeto Pedras estas tre taŭga por tio, kaj la arkitekto, kiun oni kromnomas Profeto ­ pro lia iom sovaĝa aspekto ­, en tre malfacile atingebla loko apud Pedras konstruas por si "kasteleton". Baldaŭ venas loĝi kun li eksinstruistino Luiza, kiu ankaŭ bezonas fuĝi de sia pasinteco. Kaj monatojn poste venas loĝi kun ili tria persono, junulino, kiu bezonegas malaperi de sia familio.

Profeto ­ tiu kromnomo fariĝis lia kutima, eĉ preskaŭserioza nomo ­ estas tre talenta viro, bone edukita. Kune kun sia kvazaŭedzino Luiza, li multe helpas la pedrasanojn, kaj ili fariĝas liaj intimaj amikoj. Pri la vivo en Pedras ni abunde legas; ĉiam en la kadro de epizodoj, kelkfoje amuzaj, kelkfoje tragikaj, kelkfoje iomete misteraj. Nebrazilanoj ankaŭ profite informiĝas pri la naturo de kampara vivo en Brazilo, ĉiam leĝere, neniam predike. Ankaŭ amorrakontoj ­ kaj priskriboj ­ ne mankas en la libro, do prefere la leganto ne estu tro pudorema. Mi mem trovis ilin tre ĉarmaj, neofendaj. Kaj kiu amas fruktobrandon, nu, tiu ankaŭ interesoplene legos la tiurilatajn epizodojn. Ĉu la misfaroj de la Pastro, kaj la religio kiun li reprezentas, estas iom tro emfaze prirakontataj, en kelkaj epizodoj? Eble jes, eble ne. Dependas de onia vidpunkto. Do prefere la leganto ne estu tro religidefenda.

Kion pli diri? La lingvaĵo estas ĉiam klara, la stilo facile kaj ĝue legata. La preso estas tre bona, kaj ­ escepte de la lastaj 20-30 paĝoj (ĉu tie la kompostaĵkontrolisto eble ekdormis kelkfoje?) ­ komposteraroj preskaŭ plene mankas. Kion kritiki? Nur ke la gluo kuntenanta la paĝojn estis iom tro avare uzita, tiel ke la lastaj folioj elfalis dum mia unua lego de la libro.

Mia simpla pritakso de la verko: nepre tre bona aldono al nia originala literaturo; salutinda ekapero de nova verktalentulo inter ni.

Donald BROADRIBB

Gersi Alfredo Bays: La profeto el Pedras. Eld. Fonto, Chapecó, 2000. 237 paĝoj glue broŝuritaj. ISBN neindikita.

Indekso