MONATO

Legendoj kaj fabeloj

Ĉi tiu libreto estas interesa, facile legebla rakontaro, konsistanta el tri fabeloj kaj tri legendoj, el la svislanda regiono, inkluzive tiun pri Vilhelmo Tell. Mi devas diri, ke la fabeloj multe pli ĉarmis min ol la legendoj, sed tio estas tute subjektiva reago.

La lingvaĵo estas tre bona, la stilo klara, la presliteroj facilaj por la okulo. Do ĉiurilate rekomendinda verko por infanoj, kursanoj, kaj aliaj, kiuj deziras leĝeran legadon.

Donald BROADRIBB

G. C. Negro: Padanaj rakontoj: historioj de l' montoj kaj de l' granda rivero. Eld. Al-fa-be-to, Skövde (Svedio), 2001. 43 paĝoj, vinktitaj. ISBN 91-89432-03-7.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: marto 2002