MONATO

Plezuro diluita de mislingvaĵoj

Ĉi tiu libro enhavas dudek rakontojn/novelojn, el kiuj pluraj estas elstaraj, interalie la komika novelo Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo kaj la tujsekva novelo Kiel mi eniris parnason. Kelkaj el ili estas ankaŭ trafe socikritikcelaj, ekzemple, Kistehjo (trompiĝo per nigramerkata aĉeto), Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj (burokratismo sovaĝiĝinta), kaj La telefono (burokrata malkompetento, kiam temas pri telefonriparoj). Ensume, rilate al sia literatura kvalito, rakontaro sukcesa, leĝera, sed kelkfoje pensiga, distra, neniam teda, salutinda.

Ankaŭ la desegnaĵoj, ilustrantaj la rakontojn, amuzas kaj plibeligas la libron.

Mi volegus diri samon pri la stilo kaj lingvaĵo, sed, bedaŭrinde, tion mi ne povas. La stilo estas plena de naciismoj, kaj ne malofte ĝi estas tro tordita por ebligi facilan komprenon. Vort- kaj kelkfoje gramatik-misuzaĵoj ankaŭ ne maloftas. Kune, ĉi tiuj karakterizaĵoj malpliigas la plezuron de legado.

Kelkaj specifaĵoj:

Ofta misuzado de „la”. Mi scias, ke ofte slavoj ne scias ĝuste uzadi la artikolon. Sed pli bone estus, se ili sekvus la konsilon de Zamenhof, prefere ĝin ne uzi, ol ĝin misuzi.

„Al” estas ofte misuzata, kaj kelkfoje tio cerbumigas. Ekzemple, „Mi elpuŝis la pistoleton al Venĉjo el la mano kaj kaptis ĝin en la aero”, „li uzis la okazon kaj eltrinkis al la patro duonon de botelo kun sorpa likvoro”, „mi denove malfermis la skatolegon, rememorante al mi la pasintecon”.

Ankaŭ kelkaj aliaj lingvoĝenaĵoj elstaras: „Tio ne estos senpage”, „societo” ĉiam anstataŭ „socio”, „inter la pordo staris sekretariino”, „babilaĉis la najbarino inter la pordo”, „tiel daŭrigis la interkonsiliĝo” (efektive, plurfoja necerteco pri la netransitiveco de la verbo „daŭri”), „fikse rigardas araneon de senmorteco” (signifo?), „mi rememoriĝis pri kavalireco”, ĉiam uziĝas „plua” anstataŭ „plia”.

Do mi nur iom mezvarme rekomendas ĉi tiun verkon, avertante la legonton, ke la legado ne estos ĉiam glata.

Donald BROADRIBB

Vladimír Váňa: Rakontoj ne nur ŝercaj. Ilustrita de Pavel Rak. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice (Prago), 2002. 128 paĝoj, gluitaj. ISBN 80-85853-54-X

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2002