MONATO

Historia romano pri Jesuo

La unua afero, kiu ĉe ĉi tiu libro tiras la atenton, estas la ŝajne renversita titolo. Kiu nur iomete scias pri Jesuo, tuj atendus „la tago kiam Judaso perfidis Jesuon”. Sed ne, ĉe de Seabra estas inverse.

La vera romano komenciĝas per Epilogo – preskaŭ duonlibra –, kiun sekvas Prologo iom pli longa. Unupaĝa Daŭrigo finas la verkon – krom kelkaj utilaj glosoj. Ĉe de Seabra ja ĉi-libre inverse, ĉu ne?

La nomoj

Kiom mi memoras, la nomo Jesuo ne renkontiĝas en la romano mem, nur en la titolo. Interne li ĉiam nomiĝas, multe pli aŭtente, Jehoŝua bar-Jozefo, kvankam pri tiu „bar-Jozefo” (= filo de Jozefo) eblas iom diskuti. Laŭ kelkaj fakuloj, lia patro ja supozeble mortis tiel frue, ke efektive Jesuo estis konata nur kiel „filo de Maria” aŭ pli aŭtente „filo de Marjam”. Ankaŭ en la Nobla Korano oni titolas lin tiel.

Tiu maniero nomi la ĉefpersonon ne per la nuntempe plej konata nomo, Jesuo, sed per tiu aramea nomo Jehoŝua, estas karakteriza por la verko: Jerusalemo nomiĝas hebree Jeruŝalaim, dio nomiĝas plej ofte Adonaj, kamparanoj estas Barjonim (pluralo de Barjona), Jakobo estas Ja agob-El, Egiptio estas Misraim – kvankam eble estus ankoraŭ pli trafe, se la aŭtoro uzus tie Micraim, sed tio estas detalo. Kaj tiel plu. Do, entute: Manuel de Seabra tre atentis pri nomformoj, kiuj impresu aŭtentaj. Prave, mi aplaŭdus.

Sed, bedaŭrinde, ĉe kelkaj pli konataj virin-nomoj tiun principon li forgesis apliki: sur paĝo 7 troveblas kaj Elizabeto kaj Marjam; unu en la origina formo: ja ankaŭ en la greka teksto de Nova Testamento, Maria plej ofte nomiĝas Marjam – kaj la alia kun strange balasta, alkroĉita -o, kvankam jam depost la 30aj jaroj, danke al Kalocsay, estas kutime ne plu uzi la o-finaĵon por inaj nomoj. Iom pli poste renkontiĝas Judita, kun aldonita -a! Kial tia variado? Kaj sur p. 80 eĉ renkontiĝas preskaŭ unuspire la famaj patrino kaj filino Herodiaso kaj Salomea. Kial ne Herodias kaj Salome, aŭ eventuale Herodiasa kaj Saloma? Sed sufiĉe pri la formoj de la nomoj. Entute: estis ege plaĉa ideo de la aŭtoro, ĝenerale preni la pli originajn nomo-formojn: tio vere kontribuas al sento pri aŭtenteco.

Kion rakontas la verko

Unue grava antaŭ-averto: Manuel de Seabra verkis nek specife por religiuloj, nek por ne-religiuloj. Li simple verkis tiun ĉi romanon por homoj, kiuj ŝatas legi bonstile kaj atentokapte verkitan historian romanon.

La historio meza-agade ekestas, brilaflue disvolviĝas tiel vivece, kvazaŭ ni okulatestus en tiama Jeruŝalaim: la homoj ne estas priskribataj, ili agas, ili moviĝas, kolore, sonore, eble eĉ ĝene brue. Ni kuntreniĝas de stadio al stadio ekde la konsterniĝo ĉirkaŭ la jesua vipado de komercistoj en la templo, lia arestiĝo, pridemandadoj jen de la Sinedrio, jen de Pilato, jen de Herodo – ni sentas, kion sentis la tiutempaj simpluloj, apenaŭ konsciaj, ke okazas ĉirkaŭe io mondoskua – ni aŭdas, kion diras la plej intimaj amikoj, kunuloj, kun-konspirantoj de Jesuo, apenaŭ sufiĉe grandnombraj por insurekcio, tamen emaj riski sian ekziston, ni atestas ilian hororon kaj tiel plu.

Manuel de Seabra ne ŝparas sian aŭtoran vervon. Li nin tuŝas. Kaj ĉe la kulmino, tute nature fariĝas necese starigi la demandon: kiel povis okazi tiu katastrofo? Jen la nun neevitebla Prologo.

Kaj depost la junaĝo ni sekvas la adoltiĝon, edukiĝon, vokiĝon de Jesuo, lian agadon, liajn planojn, aspirojn, kiel li fondas grupeton, movadeton multpromesan por estontaj generacioj.

Mi ne malkaŝos, kiu perfidas, kaj kiamaniere. Tion prefere vi mem legu.

Kion diras la teologo?

Ĉar mi estas ankaŭ teologo, mi ne povis legi tiun ĉi libron neglektante ĉi tiun mian flankon. Foje mi estas agrable surprizita de certa teologia naiveco. Ja jam ekde la 19a jarcento (Albert Schweitzer jam verkis brilan kompendian studon pri la fenomeno, kvazaŭ retrorigardante al historia epizodo en la teologia studado finfare fermita! Ho brila naivo!), sed precipe en la lastaj dudek-tridek jaroj aperis tiom da „skuaj” kaj „ankoraŭ pli skuaj” studaĵoj pri la „plej efektive historia” juda Jesuo, ke por mi estis certa senpeziĝo legi ĉi tiun libreton, kiu traktas pri liaj vivo, agado kaj mesaĝo, kvazaŭ ĉion ni senprobleme scius. Kutime ĉe la fakuloj oni ekhavas la impreson, kvazaŭ preskaŭ nenio plu estus certa, por kelkaj – jam ekde la 19a jc – eĉ ne certas plu, ĉu Jesuo mem entute vivis, fizike, historie. Pri tiaj duboj, ĉe de Seabra, neniu spuro: Jesuo eĉ – sen ajna teksta aŭ teksthistoria problemo – simple prononcas multajn tekstojn el la malsamaj evangelioj, tute laŭlitere.

Tamen, la aŭtora prezentado de la historio pri Jesuo ne identas je tiu de la sinopsaj evangelioj (Marko, Mateo kaj Luko) nek je tiu de Johano, kiu ja multdetale tiom malsamas disde la sinopsa triopo. Por Manuel de Seabra, kaj por tio li certe havas siajn antaŭpreparajn studaĵojn, Jesuo fundamente estis disĉiplo de Egiptio. Kiel infano, li kun la gepatroj fuĝis tien; tie li estis edukita; lin formis la multmiljara egipta saĝeco, la tiea heredaĵo de teologia-koncepta kredo pri unusola dio, malgraŭ la multdieco de la egipta panteono, kiun oni plu uzadis por ne konfuzi la simplulojn, ĉar tempe de Aĥnaton jam konstateblis, ke la egiptaj felahoj kaj iliaj edzinoj ne komprenas tian „abstraktan diaĵon”. Tiu ĉi tezo nuntempe en kelkaj rondoj estas iom populara. Ĝia forta flanko estas, ke ĝi nek estas pruvebla nek perpruve kontestebla.

Persone, mi ne kredas ĝin; laŭ mi la agado de Jesuo estas tute komprenebla el lia nura juda fono. Sed ja ne temas pri teologia studaĵo. La aŭtoro de romano havas la rajton preni sian propran elirpunkton. Kaj amiko de Seabra tion brile malvolvis.

Kelkaj fingroglitoj

Kiel en ĉiuj iom grandaj verkoj, troviĝas ie-tie fingroglitoj. Sed tiuj kutime ne ĝenas la agrablan legadon. Tamen, la Asmonea Palaco (p. 17) estu Hasmonea.

Entute: bona riĉigo por nia literaturo, plaĉe leginda verko. Dankon al la aŭtoro.

Gerrit BERVELING

Manuel de Seabra: La tago kiam Jesuo perfidis Judason. Eld. IEM, Wien, 2001. 135 paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2001
Valida XHTML 1.0!