Moderna vivo foto-sugesto: foto de Prodi prioritato: 2 Euxropo, Komisiono, Prodi, Kinnock 007610 EUxROPA UNIO Kiom valoras aliaj lingvoj?

Potencaj figuroj estas la prezidanto kaj vicprezidanto de la Euxropa Komisiono respektive Romano Prodi kaj Neil Kinnock. Al cxi-lasta estas asignita la grava tasko reformi la sistemojn de la Komisiono. Konsidere, ke la nombro de la EU-landoj versxajne kreskos en la venontaj jaroj de la nunaj 15 gxis 27, evidentas la bezono organizi sin kiel eble plej aerodinamike. Kaj des pli, se la nombro de oficialaj lingvoj farigxos 241, alportante minacon de burokrata paralizigxo.

Apenaux surprizis, do, ke lastatempa propono de s-ro Kinnock estas, ke oni estontece preparu malnetojn de cxiuj traktatoj kaj dokumentoj nur en la lingvoj angla, franca kaj germana. Laux la propono, nur post definitivigxo ili estu publikigitaj en la aliaj oficialaj lingvoj.

La ideo tamen tuj vekis kontrauxstaron fare de la franca kaj germana ministroj pri eksterlandaj aferoj, Hubert Védrine kaj Joschka Fischer, kiuj kune protestis al prezidanto Prodi pri kreskanta unulingvismo. Ili kredeble timas, ke tia politiko kondukos kiu scias kiam? al plua rafinado, per kiu ankaux la franca kaj germana lingvoj sekvos la vojon de la aliaj lingvoj. Prodi, kiu jam foje indikis preferon por la angla, defendis la prezentitajn reformojn, asertante, ke ili estas afero interna de la komisiono, kiu ne koncernas la sxtato-membrojn.

Organika progreso

Notindas la reago de la anglalingva jxurnalo Weekly Telegraph (cxiusemajna kaj resuma eldono de la londona The Daily Telegraph. Fidele doninte la detalojn pri la lingvo-propono, la jxurnalo komentariis, ke la ministroj oponas tiun prudentan iniciaton, kiu spegulas la realon de la cxiutaga funkciado de la komisiono. Laux la verkinto, la pliigxanta uzado de la angla lingvo en euxropaj forumoj fontas de sube gxia progreso estas organika. Ni apelacias al la komisiono antauxenpusxi la eliminadon de plej multaj lingvoj el gxiaj preparlaboroj; tiel la produktado de dokumentoj estos pli simpla kaj malpli kosta kaj spegulos la cxiam pli gravan rolon de la angla kiel lingua franca.

Neniu dubas la kialojn por raciigi la manieron produkti dokumentojn por reglamentoj, interkonsentoj kaj traktatoj. La kostoj de tradukado kaj interpretado atingas jam preskaux unu miliardon da euxroj cxiujare, ecx antaux la aligxo de novaj sxtatoj-membroj. Sed oni rajtas dubi, cxu la angle-parolanta s-ro Kinnock trovis la gxustan solvon.

Noto de la redaktoro: Nun ekzistas 11 oficialaj lingvoj. Johano Rapley Prodi dum sia prelego atentigas pri la novajxoj