Konsiloj por kunlaborantoj de MONATOKiajn bildojn liveri al MONATO?MONATO estas magazino, tio signifas „abunde ilustrita revuo”. Tamen tre ofte kunlaborantoj sendas tekstojn al la redaktoro sen iuj ajn ilustraĵoj. Aliaj ja sendas fotojn, sed kiuj estas tro malaltkvalitaj por povi presi ilin. Pro tio, ke revuo nur kun teksto estas vide malpli interesa kaj komplika por legi, la grafika redaktoro de MONATO ofte mem devas serĉi bildojn por ilustri artikolojn. Tamen tio ofte estas tre komplika laboro, ĉar por bone ilustri tekstojn, la persono devas sperti pri la informoj priskribitaj, viziti la priskribitajn lokojn k.s. Pro tio ni petas, ke la kunlaborantoj provu ĉiam mem zorgi pri fotoj. Tiel ili ankaŭ plialtigas sian honorarion! Mem fari fotojnPlej bone estas, ke la kunlaboranto mem faras fotojn per bona fotoaparato. Plej ofte en la aparato oni povas agordi la distingivon de la fotoj. Elektu „alta” aŭ „granda” aŭ „fajna”. Do ju pli granda la formato de la bildo, des pli bone. Tro grandan bildon la grafikisto povas malgrandigi, sed tro malgrandan li ne povas grandigi sen perdo de kvalito. Sendi tiel grandajn dosierojn ne eblas per retpoŝto, sed vi povas krei senkostan retejon ĉe Dropbox, meti viajn fotojn tie, kaj aldoni la ligilojn al viaj fotoj al via teksto. Petu invitilon por senpaga Dropbox-konto de monato Serĉi bildojn en InterretoKopirajtoEvidente ĉiu foto estas farita de iu kaj laŭ la leĝaro de sia lando la fotisto havas la rajton decidi, sub kiuj kondiĉoj liaj fotoj rajtas esti uzataj. Profesiaj fotistoj enspezas monon vendante siajn bildojn. Multaj hobiaj fotistoj tamen elektas publikigi siajn fotojn sub la permesilo de „Krea Komunaĵo” (Creative Commons angle) kaj tiel rajtigas al aliaj uzi siajn fotojn senpage sub certaj kondiĉoj.
Serĉi fotojnĈe FlickrLa retejo Flickr havas apartan sekcion por la fotoj, kiuj rajtas esti uzataj sub la permesilo de „Krea Komunaĵo”. Nuntempe tie troviĝas pli ol 60 milionoj da fotoj. Por serĉi taŭgan foton por via artikolo, sufiĉas entajpi unu aŭ kelkajn ŝlosilvortojn en la serĉotrabo. Vi ne devas esti membro de la retejo kaj registriĝi por povi fari tion. Por trovi belan kaj interesan foton por via artikolo vi povas eksperimenti kun ŝlosilvortoj en diversaj lingvoj kaj provi kelkajn similsignifajn vortojn. Serĉi angle donas ĉi-momente plej multajn rezultojn. Vi povas peti, ke la paĝaro ordigu la fotojn laŭ kelkaj kriterioj. Plej taŭgaj unue (relevant angle), plej freŝaj unue (recent) aŭ plej interesaj unue (interesting). Ĉe IpernityLa socia retejo Ipernity havas malpli da fotoj ol Flickr, sed la avantaĝo estas, ke la retejo estas en Esperanto, kaj ke vi do eble pli bone orientiĝos en Ipernity. Por trovi fotojn, vi povas tuj iri al la serĉilo. Supre vi elektu la vorton „Fotoj”, sub tio vi elektu „Ĉies dokumentoj”, apud tio vi tajpu vian ŝlosilvorton, sube vi alklaku „sub permesilo de Krea Komunaĵo” kaj plu vi elektu „Kun la permeso uzi komerce”. KvalitoNe ĉiuj fotoj, kiujn vi trovas en la reto, taŭgas por esti presitaj. Ni ne volas doni tro da teknikaj detaloj, sed ĉefe oni sciu, ke por uzo en la reto sufiĉas fotoj de eta grandeco, sed por presi la foton sur papero ĝi devas esti minimume 3 fojojn pli granda. Kiam vi trovis foton ...Post kiam vi trovis foton, kiun vi opinias taŭga por ilustri vian artikolon (ĉu ĉe Ipernity, ĉu ĉe Flickr), vi alklaku ĝin. Tiel malfermiĝos nova paĝo kun la foto en ĝi. Supre de la foto vi vidos nun ĝian adreson (ekzemple http://www.ipernity.com/doc/paul_peeraerts/541399/). Kopiu tiun adreson kaj aldonu ĝin al via artikolo, por ke la grafikisto facile povu trovi ĝin. Ne forgesu verki taŭgan subtekston por la foto. Prefere verku frazon, kun iom da informoj, kiuj subtenas aŭ resumas la enhavon de la artikolo. Do ne simple: „La nova ĉefministro, s-ro X.”, sed „Gajnis 60 % de la voĉoj la nova ĉefministro, s-ro X.”, aŭ „La nova ĉefministro, s-ro X, fariĝis parlamentano antaŭ nur du jaroj.” Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-10-22 |