|
|
Teknikaj konvencioj: la XML-etikedoj
-
<art>: La etikedo <art> indikas la
komencon de artikolo. Ĝi estu la unua etikedo en ĉiu
artikolo. Oni povas anstataŭe uzi <art kursivo="jes">
se oni volas, ke la tuta artikolo estu kursiva; oni povas uzi <art
tiparo="tajp"> se oni volas, ke la tuta artikolo estu en
la tiparo „Tajpilo” oni povas uzi <art
rektigo="ne"> se oni volas, ke ne ekzistu rektigo de la dekstra kolumno. La
kombinon <art tiparo="tajp" rektigo="ne"> oni povas
uzi por la rubrikoj „Leteroj”, „Enkonduko” kaj „El mia vidpunkto” kaj por la
subrubriko „Opinio” kaj „Reago”. La finon de artikolo
oni ĉiam indikas per </art>. Notu ke ene de la paro
<art> </art> ne povas aperi iuj ajn literoj
senpere. Ĉiu teksto devas aperi ene de alia paro,
ekzemple ene de <p> </p> aŭ ene de <tt>
</tt>.
-
<aut>: La etikedo <aut> indikas la
aŭtoron de artikolo. La etikedo povas aperi nur ene de la
ĉefa etiked-krampo <art>. La finon de la aŭtornomo
oni indikas per </aut>. Ekzemplo: <aut>Walter
<mm>Klag</mm></aut>.
-
<bib>: La etikedo <bib> indikas la
bibliografiajn detalojn de libro aŭ disko en recenzoj. La
etikedo povas aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo
<art>. La finon de la bibliografiaj detaloj oni
indikas per </bib>. Ekzemplo: <bib><bibaut>Giovanni
Boccaccio</bibaut>: <bibt>Dekamerono, unuaj tri tagoj.</bibt>
El la itala tradukis Giulio Cappa, Perla Martinelli kaj
Gaston Waringhien. Eld. Kooperativo de Literatura Foiro,
Prilly, 1996. 320 paĝoj kudre binditaj. ISBN
3-906595-10-2.</bib> <prez>Prezo ĉe FEL: 17 EUR
+ afranko.</prez> <mend id="dekamerono tagoj" />
-
<bibaut>: Vidu sub <bib>.
-
<bibt>: Vidu sub <bib>.
-
<c>: La etikedo <c> indikas la komencan
citilon. La etikedo povas aperi ene de kiu ajn alia
etiked-krampo, escepte rekte ene de <art> kaj en
<tt>. La finan citilon oni indikas per </c>.
Ekzemplo: Jen <c>vorto</c> inter citiloj. Oni
rajtas ingi la etikedon <c>. Ekzemplo: <c>Jen
<c>vorto</c> inter citiloj ene de citita
frazo</c>.
-
<d>: La etikedo <d> indikas la komencon
de dika litertipo. La etikedo povas aperi ene de la
etiked-krampoj <p> kaj <k>. Ĝi ne estas
bezonata en <tt>, <t> kaj <it> ĉar tiuj
jam estas dikaj en si mem. Por fini la dikigon oni uzas
</d>. Ekzemplo: Jen <d>dika</d> vorto.
-
<foto>: La etikedo <foto> indikas
subtekstojn por fotoj. Se en artikolo estas pluraj
subtekstoj, oni uzu plurajn <foto>-parojn. Ekzemplo:
<foto>Jen foto de Zamenhof</foto>.
-
<hs/>: La etikedo <hs/> indikas
haltostrekon. Antaŭ kaj malantaŭ ĝi estu unu spaco.
-
<inf>: La etikedo <inf> indikas
informojn por la enpaĝigisto. Ekzemplo:
<inf>Prioritato 1 - uzu foton de
Zamenhof</inf>.
-
<it>: La etikedo <it> indikas la
intertitolon de artikolo. La etikedo povas aperi nur ene de
la ĉefa etiked-krampo <art>. Por fini la titolon oni
uzas </it>. Ekzemplo: <it>Malfacila
sperto</it>. La etikedo implicite uzas dikan
litertipon. Do ne necesas aparte indiki tion.
-
<k>: La etikedo <k> indikas la komencon
de kursiva litertipo. La etikedo povas aperi ene de la
etiked-krampoj <p>, <t>, <it> kaj
<d>. Por fini la kursivon oni uzas </k>.
Ekzemplo: Jen <k>kursiva</k> vorto.
-
<land>: Indikas la landon fine de letero. Ekzemple:
<aut>Ludoviko <mm>Zamenhof</mm></aut>
<land>Pollando</land>
-
<lin>: Vidu <tab>.
-
<mm>: La etikedo <mm> indikas
malgrandajn majusklojn. Ĝi majuskligas la minusklajn
literojn kaj malaltigas ilin per 80 %. La majusklojn ĝi ne
tuŝas. Malgrandaj majuskloj estas uzitaj en
MONATO post la artikolo en la nomoj de aŭtoroj
kaj en la nomo de MONATO mem. Por fini la
malaltaj majuskloj oni uzas </mm>. Ekzemplo: En la
lasta numero de <mm>Monato</mm> aperis ...
-
<n-ro>: La etikedo <n-ro> indikas la
numeron de la artikolo. Ekzemplo:
<n-ro>007654</n-ro>.
-
<nl/>: La etikedo <nl/> devigas al la
programo iri al nova linio, sen iu ajn ensalto. Tio povas
esti utila en poemoj
aŭ en listoj. Notu, ke <nl/> ne estu uzata fine de
alineo, ĉar la etikedparo <p> </p> jam implicite
enhavas novan linion. La etikedo <nl/> devas ĉiam esti
ene de <p>, ĝi estas malpermesita ene de aliaj similaj
etikedoj (<tt>, <t>, <aut>, <foto>,
<noto>, <bib>, ktp). Oni povas uzi <nl/>
ene de <k>, <d> kaj <c>. Aliaj etikedoj
(<ret>, <mm>, <sub>, <sup>) estas
malpermesitaj ĉirkaŭ <nl/>.
-
<noto>: La etikedo <noto> estas uzata
por notoj, kiuj aperu sub la artikolo, ekzemplo:
<noto>Li igxis prezidanto en la jaro
1789.</noto>. Notu la diferencon kun la edikedo
<inf> kiu indikas informojn por la enpaĝigisto, kiuj
ne aperu en la presita eldonaĵo. Notu ankaŭ la etikedojn
<!-- kaj --> inter kiuj oni povas skribi kiujn ajn
notojn. Tiuj notoj estos videblaj por redaktoroj,
reviziantoj kaj redakcia sekretario, sed ne por enpaĝigisto
nek legantoj.
- <p>: La etikedo <p> indikas la
komenciĝon de alineo. La etikedo </p> indikas la
finon de alineo.
-
<prez>: La etikedo <prez> indikas la
prezon de libro aŭ disko en recenzoj. La etikedo povas
aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo <art>. La
finon de la prezo oni indikas per </prez>. Ekzemplo:
Ekzemplo: <bib><bibaut>Giovanni
Boccaccio</bibaut>: <bibt>Dekamerono, unuaj tri
tagoj.</bibt>
El la itala tradukis Giulio Cappa, Perla Martinelli kaj
Gaston Waringhien. Eld. Kooperativo de Literatura Foiro,
Prilly, 1996. 320 paĝoj kudre binditaj. ISBN
3-906595-10-2.</bib> <prez>Prezo ĉe FEL: 17 EUR
+ afranko.</prez> <mend id="dekamerono tagoj" />
-
<ret>: La etikedo <ret> indikas retadresojn.
La etikedo povas aperi ene de la etiked-krampo <p>. Ekzemploj:
<ret>www.esperanto.be</ret>, <ret>monato@blabla.esperanto.be</rub>.
La etikedo implicite uzas la prefiksojn http:// kaj mailto: kiuj estas
bezonataj en HTML-dosieroj. Ili do ne aperu ene de la <ret>-krampo.
-
<rub>: La etikedo <rub> indikas la
rubriktitolon, tiel kiel ĝi aperu en la reta versio de
MONATO. La etikedo povas aperi nur ene de la
ĉefa etiked-krampo <art>. Ekzemploj:
<rub>Moderna vivo</rub>, <rub>Spirita
vivo</rub>, <rub>Arto</rub>.
-
<ss/>: La etikedo <ss/> indikas
substrekon (_).
-
<sub>: La etikedo <sub> indikas la
malaltigon de la literoj. La etikedo povas aperi ene de la
etiked-krampoj <p>, <k>, <t>, <it>
kaj <d> kaj estas uzata ekzemple en la kemiaj
formuloj (H2SO4). Por fini la
malaltigon oni uzas </sub>. Ekzemplo: La formulo de
vitriolo
H<sub>2</sub>SO<sub>4</sub>.
-
<sup>: La etikedo <sup> indikas la
altigon de la literoj. La etikedo povas aperi ene de la
etiked-krampoj <p>, <k>, <t>, <it>
kaj <d> kaj estas uzata ekzemple en la simbolo de
kvadrata metro (m2). Por fini la altigon oni
uzas </sup>. Ekzemplo: La surfaco estas 1200
m<sup>2</sup>.
-
<sv>: La etikedo <sv> indikas la
ŝlosilvortojn de artikolo, tiel kiel ili aperu en la reta
versio de MONATO. La etikedo povas aperi nur
ene de la etiked-krampo <art>. Por fini la
ŝlosilvortojn oni uzas </sv>. Ekzemplo:
<sv>politiko, Albanio, socio</sv>.
-
<t>: La etikedo <t> indikas la ĉefan
titolon de artikolo. La etikedo povas aperi nur ene de la
ĉefa etiked-krampo <art>. Por fini la titolon oni
uzas </t>. Ekzemplo: <t>La ekonomio de
Afriko</t>. La etikedo implicite uzas dikan
litertipon. Do ne necesas aparte indiki tion.
- <tab>, <lin> kaj <td>: Por krei tabelojn
oni povas uzi la etikedojn <tab>, <lin> kaj <td> jene:
<tab>
<lin>
<td> jen la teksto de la unua tabeldatumo de la unua linio </td>
<td> jen la teksto de la dua tabeldatumo de la unua linio </td>
<td> jen la teksto de la tria tabeldatumo de la unua linio </td>
</lin>
<lin>
<td> jen la teksto de la unua tabeldatumo de la dua linio </td>
<td> jen la teksto de la dua tabeldatumo de la dua linio </td>
<td> jen la teksto de la tria tabeldatumo de la dua linio </td>
</lin>
ktp.
</tab>
-
<td>: Vidu <tab>.
-
<tt>: La etikedo <tt> indikas la
temtitolon de artikolo. La etikedo povas aperi nur ene de
la ĉefa etiked-krampo <art>. Por fini la temtitolon
oni uzas </tt>. Ekzemplo:
<tt>FRANCIO</tt>. La etikedo implicite uzas
dikan litertipon. Do ne necesas aparte indiki tion.
-
<!-- kaj -->: Inter tiu paro da
etikedoj oni povas skribi iujn ajn notojn por si mem, por
la redaktoro, la reviziantoj aŭ la redakcia sekretario.
Tiuj notoj aŭtomate forfalos en posta stadio. Ekzemple:
<!-- Atentu reviziantoj! La vorto „espernato” ne estas
tajperaro kaj restu en la teksto! -->
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2009-02-06
|
|