La retaj versioj de MonatoMONATO estas eldonata ne nur en formo de papera magazino, sed ankaŭ rete. Prezo: Reta abono kostas 60 % de la papera versio. Bonvolu konsulti la tarifon. Kiu abonas la paperan version, povas ricevi unu el la retaj versioj senpage post simpla peto al admin Versioj: Ekzistas kvar retaj versioj: PDF-versio, ePub-versio, askia versio kaj unikoda versio laŭ la XHTML-formo. La PDF-versio enhavas ne nur la tekstojn, sed ankaŭ ĉiujn fotojn kaj tabelojn el Monato. Por povi legi la revuon en PDF-formo, bezonata estas Acrobat-legilo.
Legilon vi povas senpage preni de unu el la jenaj adresoj: La ePub-versio enhavas ĉiujn tekstojn el MONATO kaj multajn kolorajn fotojn. Ĝi estas destinita ĉefe al posedantoj de lertaj poŝtelefonoj kaj poŝkomputiloj kiel iPad kaj iPhone, sed povas ankaŭ esti legata per ordinara komputilo, post instalado de ePub-legilo. La ePub-versio aperas unufoje monate. Vi povas elŝuti senpagan provnumeron en la formo ePub. La askia versio estas legebla per la plej bazaj tekstiloj de ĉiuj komputiloj kaj sen bezono de iuj apartaj tiparoj. Ĝi uzas la tiel nomatan x-surogaton (ehxosxangxo cxiujxauxde). La askia versio aperas regule tra la monato, kaj ne enhavas fotojn. La unikoda versio uzas la saman teknikon kiel la paĝo kiun vi nun legas. Se vi povas legi ĝin, vi povos legi ankaŭ la unikodan retan version de MONATO. Ankaŭ la unikoda versio aperas tra la tuta monato, kaj ne enhavas fotojn. Aliĝi por unu aŭ pluraj jaroj: Por aboni la retan version, vi pagu pere de via kutima peranto aŭ rekte al FEL per la abonilo. Ni deziras al vi multe da legoplezuro! Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2011-03-30 |