|
La adresaro de Flandra Esperanto-Ligo (FEL)La adresaro de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) enhavas ĉiujn adresojn ne nur de la membroj de FEL, sed ankaŭ de ĉiuj personoj, kiuj estas klientoj de FEL aŭ al kiuj estas sendataj revuoj eldonataj (ekzemple MONATO) aŭ presataj de FEL (ekzemple Internacia Pedagogia Revuo). Ĉiu havas la rajton rigardi siajn donitaĵojn en la FEL-komputilo, kaj se necese korekti ilin. Por povi fari tion, vi bezonas vian FEL-kodon kaj vian pasvorton.
Pluiru nun por adaptado kaj kontrolado de viaj donitaĵoj en la FEL-komputilo Notoj: Se vi ŝanĝas ion en la adresaro, tiuj ŝanĝoj influas ĉiujn servojn de FEL: la fakturadon, la ekspedadon de ĉiuj revuoj, administrataj de FEL (MONATO, Horizon.taal, Vertikale, JEN, IPR, Enigmo ...), la ekspedadon de libroj kaj aliaj varoj senditaj al vi. Se vi ŝanĝas vian ĉefan retadreson en la adresaro, FEL kontaktos vin ĉiam per tiu adreso. Ankaŭ la ciferecaj revuoj, administrataj de FEL, estos aŭtomate sendataj al via nova adreso. La personaj donitaĵoj, pri kiuj Flandra Esperanto-Ligo disponas, estas uzataj nur por la realigo de la celoj de la Ligo, kiel difinitaj en ĝiaj statutoj. Ili neniam estos transdonitaj al aliaj aŭ publikigitaj, sen la eksplicita konsento de la koncernato. Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-02-12 |