FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

La historio de Flandra Esperanto-Ligo (FEL)

Flandra Esperanto-Ligo (FEL) estis fondita la 7an de oktobro 1978 kun provizora estraro: prezidanto: Fernand Roose; vicprezidanto: Roger de Schepper; sekretario: Roger Iserentant; konsilanto: Gerard Debrouwere.

Post aperigo de la statutoj en la ŝtatgazeto, dum speciala kunsido ĝenerala, oni elektis la definitivan estraron, kiu aspektis jene: prezidanto: Edward Symoens; vicprezidanto: Roger de Schepper; sekretario: Jan Bovendeerd; kasisto: Jules Verstraeten; eksteraj rilatoj: Grégoire Maertens; gazetaro: Leo de Bruyne.

Pli malpli samtempe ekestis la Grafika Centro Antverpeno. La ekesto de tiu centro fakte estis iom hazarda. En la domo de Paul Peeraerts, siatempe Drakenhoflaan 97 en Deurne, UEA instalis kompostilon. Per ĝi laboris pluraj volontuloj por helpi al la movado. Ĉar la laboro en la Centra Oficejo de UEA daŭre ampleksiĝadis (sen grandigo de la dungitaro), oni petis de Paul Peeraerts se eble plivastigi la reton de volontuloj en Antverpeno. Tio ĉi ŝajnis esti ebla, kondiĉe ke la laboro okazu ne plu en privata domo, sed en aparta oficejo. Tiun oficejon oni trovis en Arsenaalstraat 5 en Antverpeno. UEA luprenis ĝin kaj tien la kompostilo translokiĝis fine de 1977.

Baldaŭ oni akiris pli da maŝinoj, kaj pli da kunlaborantoj. El la membroj de la grupo ni memoras la nomojn de fam. de Schepper, Gerd Jacques, Manuel Halvelik, Paul Peeraerts, Anne Tilmont, Gert van Tongerloo, Bob Venhuizen, kaj multajn aliajn hazardajn volontulojn. Ekde aprilo 1979 oni sukcesis dungi unu el la volontulojn, nome Paul Peeraerts, kiu iĝis direktoro. Ekde tiam la oficejo servis kaj kiel grafika centro de UEA (kiun oni baldaŭ eknomis GCA, Grafika Centro Antverpeno), kaj kiel centra adreso de la movado en Flandrujo. Fine de la sama jaro aldoniĝis ankoraŭ alia duontempa dungito, Gerd Jacques. Danke al financa subteno de la ŝtato, laboris ankaŭ dum pluraj jaroj aliaj oficistoj. En 1982 la Centro nombris 8 plentempajn deĵorantojn, kaj 2 parttempajn, kaj eĉ tiuj apenaŭ sukcesis daŭre majstri la senĉesan laboron.

La 28an de decembro 1981, la Centro translokiĝis al Frankrijklei 140, kie Institucio Hodler el Nederlando estis aĉetinta prestiĝan domon. Tio ĉi ankoraŭ vigligis la aktivecon kaj GCA faris multe da komercaj aktivaĵoj por UEA. En tiu tempo tio kadris en la ekspansia politiko de UEA. Ĝi havis ne nur oficejon en Antverpeno sed ankaŭ en Nov-Jorko kaj en Budapeŝto.

Post iom da tempo tamen UEA ĉesigis sian ekspansian politikon kaj iom post iom fermis ĉiujn siajn oficejojn krom la centra oficejo en Roterdamo. Ĉar fermi la centron en Antverpeno signifus maldungi plurajn homojn kaj perdi la konstantan adreson, ekestis interparoloj inter FEL kaj UEA kiuj finiĝis per la decido, ke FEL aĉetos ĉiujn materialojn de GCA kaj transprenus ilin, kune la dungitaro. Finiĝis do en 1989 la ekzisto de GCA kaj Flandra Esperanto-Ligo disponis ekde tiam pri propra kompostejo kaj presejo.

Post tio FEL iĝis unu el la plej gravaj eldonejoj de Esperantujo. Ĝi ricevis de Juan Régulo Perez, la fondinto de la eldonejo Stafeto, la permeson pluporti la markon Stafeto kaj instigon eldoni sub tiu marko prestiĝajn Esperanto-librojn.

Ekde 1994 FEL havis sian „bultenejon”, la prapatron de la retpaĝoj, kaj en 1995 sian unuan retejon. La 9an de februaro 1996 ĝi malfermis sian retbutikon. Ĝi estas verŝajne la unua interreta vendejo de Esperanto-libroj.

Ĉar Instituto Hodler volis vendi sian domon, fine de 2016 FEL translokiĝis al Lange Beeldekensstraat 169, B-2060 Antwerpen.


Vidu ankaŭ:
La statutoj de FEL
La historio de MONATO


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17