FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Deklaro pri privateco

La sidejo de Flandra Esperanto-Ligo (FEL), nederlandlingve Vlaamse Esperantobond v.z.w., estas ĉe Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen, Belgio, tel. +32 3 234 34 00, retpoŝto: adresaro@fel.esperanto.be, retejo www.esperanto.be/fel.

FEL havas informojn pri vi nur se vi mem transdonis ilin. FEL uzas la informojn por informi vin pri Esperanto kaj pri la agado de la asocio, kaj por plenumi viajn aliĝojn, abonojn kaj mendojn.

FEL havas perantojn en pluraj landoj. Ĝia peranto en via lando povas havi informojn pri vi, ankaŭ se vi loĝas ekster Eŭropa Unio (EU).

Kiam vi membriĝas en FEL, vi povas samtempe membriĝi en unu el ĝiaj lokaj grupoj. Tiam FEL donos informojn pri vi al la loka grupo. Se vi aliĝas rekte al loka grupo de FEL, tiu grupo donos viajn informojn al FEL.

FEL estas parto de Belga Esperanto-Federacio (BEF), kiu mem estas landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Krome, FEL estas peranto de UEA. Tial FEL, BEF kaj UEA povas interŝanĝi informojn. Ankaŭ BEF kaj UEA estas en EU kaj devas respekti la regulojn de EU pri privateco.

FEL ne donos informojn pri vi al aliaj, ol la supre menciitaj asocioj.

Vi rajtas iam ajn kontroli la informojn, kiujn FEL havas pri vi, korekti ilin, aŭ peti forigi ilin. Vi rajtas iam ajn nuligi vian konsenton pri la kolektado de informoj pri vi. FEL tenas la informojn, ĝis vi petas korekti aŭ forigi ilin.

Se iam ekestus problemoj ĉi-rilate inter vi kaj FEL, vi havas la rajton plendi ĉe la aŭtoritato pri protektado de informoj en Belgio.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-27