|
LibrojRenkontiĝo de du (sub)kulturojAntaŭ 18 jaroj s-ron Aleksander Korĵenkov, posedanton de la eldonejo „Sezonoj”, ekobsedis la ideo eldoni en Esperanto verkojn de unu el la plej kultaj aŭtoroj de la 20a jarcento (eble eĉ la plej kulta!), J. R. R. Tolkien. La projekto realiĝis ne tuj, sed en 1995, 1996 kaj 1997 aperis sinsekve tri volumoj de la verkego La mastro de l' ringoj en la majstra traduko de William Auld (en 2007, pro rapida elĉerpiĝo, aperis korektita reeldono), kaj en 2000 – La hobito, kiun tradukis Christopher Gledhill. Tiel la verko de angla aŭtoro, jam fariĝinta pro tradukoj fenomeno de pluraj nacilingvaj kulturoj (en certaj lingvoj ekzistas po kelkaj malsamaj tradukoj, ekzemple, en la rusa minimume dek publikigitaj), eniris ankaŭ la internacilingvan kulturon. La eldonisto prave fieras pri la eldono – li ja plenumis ne nur organizajn kaj teknikajn taskojn, sed faris grandan redaktan laboron, konstante komunikiĝante perletere kun la tradukinto. Korĵenkov dum sia redakta kaj eldona laboro pri la verkoj fariĝis vera fakulo pri la kreado de Tolkien kaj ligita kun ĝi aparta (sub)kulturo. Kaj tio instigis lin ofte prelegi en diversaj esperantistaj aranĝoj pri la tolkienismo ĝenerale kaj pri la temo Tolkien en Esperanto speciale. Tion li faris dekojn da fojoj, kaj, fin-fine, aperigis la resuman tekston de la prelego en la formo de aparta konciza broŝuro. Fakte, la teksto povus esti ankaŭ antaŭ- aŭ post-parolo por iu eldono de La mastro. Kvankam ĝi ne estas dividita je apartaj sekcioj, la teksto klare dividiĝas je kvar partoj: 1) signifo de la verkaro de Tolkien kiel bazo de aparta subkulturo; 2) biografio de Tolkien kaj de liaj verkoj pri Meztero; 3) historio de esperantlingva versio de La mastro kaj ĝiaj lingvaj karakterizoj; 4) loko de la traduko por evoluigo de la esperanta tradukarto kaj kulturo ĝenerale. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Nikolao GUDSKOV Aleksander Korĵenkov: Unu ringo ilin regas. J. R. R. Tolkien en Esperanto. (Serio Sed ne el katedro; vol. 4) Sezonoj, Kaliningrado, 2008. 16 paĝoj, broŝurita. ISBN forestas.
|