MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Arto

Plia sukceso de Jacques Yvart

La antaŭan diskon Jacques Yvart kantas Georges Brassens (Jacques diris: „Georges Brassens, mia artista baptopatro”) aperintan en 1998 mi tiel ŝatis (ne nur pro tio, ke Georges Brassens [ĵorĵ braséns] estas unu el miaj plej ŝatataj francaj kanzonistoj, sed ankaŭ pro la kantado de Jacques Yvart [ĵak ivár]), ke mi entuziasme kaptas la ŝancon recenzi la novan diskon de Yvart. Evidentiĝis, ke ankaŭ tiu ĉi, lia dua disko en Esperanto, havas kanton laŭ la muziko de Georges Brassens (La ĉevaleto) kune kun 14 aliaj kanzonoj de diversaj aŭtoroj kaj en variaj poeziaj stiloj kaj muzikaj ritmoj. „De longa tempo mi estas vojaĝanto, kaj tiu disko estas la okazo por pluvojaĝi tra la mondo. Kaj Esperanto tre taŭgas por tio.”, diras Jacques.

Kelkajn el la muzikaĵoj sur la disko Jacques Yvart ne nur plenumis (kante kaj gitar-akompane), sed ankaŭ aŭtoris (muzikon, tekston aŭ esperantigon). Mi aparte ekŝatis la sentimentalan diskotitolan baladon de Charles Baudelaire [ŝarl bodlér] (adapto de Marcelo Redoulez [redulé] laŭ traduko de Kalocsay), la plaĉe kortuŝan La am' por la am' kaj ankaŭ la ironian La korpo Eŭropa kun fajraj ritmo kaj melodio (ĉiuj tri komponitaj de Yvart).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander SHLAFER
Jacques Yvart: Invito por vojaĝo. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2008.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Shlafer el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-03-10
Creative Commons License