MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Politiko

BURUNDO

Helpo transatlantika

Sovaĝe mortigita estis la vicprezidanto de la burunda kontraŭkorupta organizaĵo, Ernest Manirumva, en sia hejmo nokte inter la 8a kaj la 9a de aprilo. Samtempe malaperis gravaj dosieroj. Pro la malsukceso de la polico trovi la mortigintojn, la usona ambasadoro en Burundo, Patricia Moller, proponis la helpon de la federacia usona polico FBI.

Multaj homoj en Burundo opinias, ke kulpas la registaro. Jam de longe oni kredas, ke respondecas la registaro pri diversaj krimoj kontraŭ malsamopiniantoj kaj tiuj, kiuj denuncas tion, kion la aŭtoritatoj faras. Tial la ministro pri justico, Jean-Bosco Ndikumana, rapide akceptis la proponon de la ambasadoro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2009-05-25
Creative Commons License