|
LibrojĈarma, originaltema kaj pensigaĈi tiuj tri noveloj, kun belaj, samstilaj kovriloj, formas iun etan serion. Kvankam ne temas pri la sama ĉefrolulo, la temo estas simila en la tri rakontoj: la interagoj inter afrikanoj kaj blankuloj. Tamen la rakontoj sufiĉe diferencas, interalie, ĉar ili okazas en aliaj historiaj tempoj. En la unua duono de La paŝo senelirejen Biova kreskas kaj fine, post longa atendado kaj multe da espero – pere de ceremonio – iĝas viro. Sed la feliĉo ne longe daŭras ... alvenas „flosanta domo” kun „bruligitaj homoj”, kiuj mortigas kelkajn vilaĝanojn. Necesas debatoj pri tio, kiel reagi al tiuj ŝajne nevenkeblaj homoj. Oni decidas, ke Biova iru por lerni ilian lingvon kaj tiel iĝi same inteligenta. Pasis generacioj, kaj kelkaj homoj tre bone adaptis sin al la ĉeesto de la blankuloj, kaj bone lernis, kiel utiligi la bonajn rilatojn kun tiuj riĉuloj. Regas speco de demokratio, sed nur por pruvi al la mondonacantoj, ke indas donaci monon al tiu vilaĝo; venas tiom da mono, ke la ricevantoj preferas aĉeti kastelojn en la blanka mondo ol konstruigi pliajn en la vilaĝo. Tamen la simplaj homoj, kiuj ne havas tiajn rilatojn kun la blankuloj, perdis sian kulturon kaj siajn loĝlokojn, ŝajne, sen elirvojo. Tiel ĉi tiu koloni-etosa rakonto finiĝas sufiĉe negative. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Heidi GOES Jean Codjo: Aventuro en mondo de ŝajnigado. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2009. 44 paĝoj. ISBN 978-9077066-42-3.Jean Codjo: Dialogo inter surduloj. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2006. 52 paĝoj. ISBN 90-77066-26-8.Jean Codjo: La paŝo senelirejen. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2006. 44 paĝoj. ISBN 90-77066-27-6.
|