MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Ekonomio

MINEKSPLUATADO

Ora febro en Litovio

La ekonomia krizo ne preterlasis ankaŭ Litovion, kaj ĝi instigas al drastaj ideoj. La kompanio „Traku akmuo” decidis elfosi oron en Litovio, lando, kiu neniam antaŭe famiĝis pro ora produktado. La unuaj miligramoj da oro jam estis testitaj en laboratorio.

La estro de la kompanio, Bronislovas Zubas, agnoskis, ke la kompanio, kiu ĝis nun elfosis kaj vendis gruzon kaj sablon, la novan agadon entreprenis pro la malfacila ekonomia situacio – konstruado ja draste falis. Li rememoris iam lanĉitan ideon, ke litova sablo povus esti taŭga por eligi oron.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-01-11
Creative Commons License