|
EnkondukoProgreso medicinaMi suferas je malofta malsano, nomata „kuntiriĝo laŭ Dupuytren”. En mia libro El verva vivo ĵurnalista mi priskribis tiun „dipitrenan kuntiriĝon”: ĝi kaŭzas, ke la fingroj kurbiĝas. Oni ĝis hodiaŭ ne povas kuraci la malsanon, nur operacii la manojn, eltranĉante la „sovaĝajn” partojn, tiel ke la fingroj denove estas rektaj. Ĉe mi la malsano estas aparte insistema, tiel ke en novembro 2009 mi suferis jam la naŭan operacion. 40 jarojn antaŭe, en 1969, mi havis la unuan; tiam mi estis 29-jara. Kvankam do oni ne trovis kuracilon por dipitrena kuntiriĝo, tamen mi povas konstati grandan progreson medicinan, komparante la unuajn kun la lastaj operacioj. Tiam necesis anestezisto kaj du ĥirurgoj, oni narkotis la kompletan korpon, la operacio daŭris plurajn horojn, mi devis porti (tre ĝenajn) kontraŭtrombozajn ŝtrumpojn, devis resti dum pluraj semajnoj en la malsanulejo, ricevante ĉiun tagon injekton kontraŭ trombozo. Tio estis tre teda, ĉar mi ja ne bezonis kuŝi en lito, sed povis libere moviĝi, nur ne uzi la operaciitan manon. Manĝaĵojn devis prepari flegistoj tiel, ke mi povis enbuŝigi ĉion per unu mano. Krome por ĉiu tago en kliniko oni fakturis por mi certan sumon, kiun ne pagis la malsanasekuro. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Stefan MAUL
|