|
EkonomioLITOVIOAdiaŭ al la nuklea ŝtatoKun la alveno de la nova jaro Litovio perdis unu el siaj mondaj Guinness-rekordoj: ĝi ne plu estas la lando kun la plej potencaj atomreaktoroj. Unu horon antaŭ la alveno de la jaro 2010 Litovio fariĝis la unua en la mondo, kiu rezignis pri nuklea energio. Dum la lastaj kvin jaroj funkcianta nur je duono de sia potenco, la centralo de Ignalina liveris ĝis 80 % de la elektroenergio bezonata de Litovio. Je la 23a horo de la 31a de decembro de la jaro 2009 ĝi spiris la lastan spiron. La novjarnokto por pli ol 25 000 loĝantoj de la apuda urbo Visaginas probable estis la plej trista momento en la 35-jara historio de tiu urbo en la oriento de Litovio. La bonfarto de la plimulto de la urbanoj dependis de la nuklea centralo de Ignalina. Ĉiu oka laboranto de la centralo en la 1980aj jaroj alvenis el diversaj lokoj de la tiama Sovetio kaj ĝis nun al Litovio rilatas kvazaŭ fremdulo. Post la fermo de la centralo multaj devos serĉi alian laboron aŭ komenci propran entreprenon. Hejtado kostos trioble, kaj por elektra kurento loĝantoj de la urbo devos pagi duonon de la normala prezo, dum antaŭe por tio ili elspezadis nur kelkajn cendojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
|