|
HobioBELGIORicevi persateliteEkde multaj jaroj mi okupiĝas pri persatelita ricevado de radio- kaj televid-stacioj. Loĝante en Eupen (germanlingva parto de orienta Belgio), mi ne estis kontenta pri la kablotelevida oferto. Ĝi enhavis nur kelkajn germanajn televidkanalojn (nederlandlingvajn ciferecajn mi kaptas perantene), dum per satelito eblis kapti multajn senpagajn. Kiel komencanto mi ricevis analogajn staciojn per satelitanteno kun du ricevkapoj, nome por la satelitoj Astra kaj Hot Bird (tiam por kapti la stacion Radio Polonia en Esperanto). Poste mi transiris al cifereca kaptado, sed pro translokiĝo je nur kelkcent metroj mi bezonis du apartajn parabolajn reflektilojn por povi ricevi televidstaciojn sur ambaŭ jam menciitaj satelitoj. Nun mi uzas la duan reflektilon por kapti elsendojn sur la satelitoj Astra 2 kaj Eurobird, ĉar tie senpage riceveblas BBC (i.a. pro ĝardenaj programoj). Elsendoj persatelitaj okazas laŭ du sistemoj: analoga (sur unu frekvenco troviĝas unu televidstacio kun diversaj analogaj radiostacioj aŭ stacioj de Astra Digital Radio, ADR). Ĉi-lasta havas la eblon elsendi stereofonie sur unu aŭdkanalo, male al analoga radio, kiu bezonas du kanalojn. La analoga sistemo malaperos favore al la jam funkcianta cifereca, ĉe kiu sur unu frekvenco troviĝas pluraj ciferecaj radio- kaj televid-stacioj. Ciferecaj emisioj kostas malpli por la elsendantoj, sed iom pli por la ricevantoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jean Pierre VANDEN DAELE
|