|
HobioFINNLANDONestokestojMultaj finnoj faras nestokestojn por birdoj dum siaj lernejaj slojdolecionoj. Unue oni kutimis konstrui kestojn por sturnoj kaj fiksi ilin sur apudhejma betultrunko. Tamen nun jam rariĝis la sturnoj kaj oni eksciis, ke multaj aliaj birdospecoj bezonas nestokestojn. Post la fino de lernejo iuj interesatoj daŭrigas la konstruadon de nestokestoj kiel hobion. Oni ne bezonas multajn laborilojn: necesas nur segilo, martelo, najloj kaj borilo por fari la enflugtruon. Kiel materialo taŭgas tabuloj. Oni povas uzi ankaŭ pecojn de ronda arbotrunko kun ŝelo. Iompostiome oni lernas, kiajn kestojn diversaj birdospecoj akceptas kaj en kia medio ili prefere nestas: ĉu apud rapidflua rivereto en Laponio (cinklo), en sudurba parko (kolombo), proksime al kamparaj domoj (hirundoj, muŝkaptuloj), en densa picearo (diversaj paruoj), en foliarbaro (jingo) aŭ sur lagobordo (klangulo, merĝo). Ĉiu speco havas sian ŝatatan medion. La grandeco de la kesto kaj alloga enflugtruo varias. Se oni faras nestokeston por fenikuro, povas esti, ke ankaŭ kukolo demetas sian ovon en ĝi. Kelkaj specoj, ekzemple la nigra merlo kaj la blanka motacilo, bezonas nur tegmentitan tabuleton sur branĉo. La kestoj por strigoj kaj falkoj devas situi alte (almenaŭ je 6 metroj de la surfaco), dum muŝkaptuloj preferas keston je 2,5 metroj, kaj tufmerĝoj (Mergus serrator) sur la tero mem. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. SALIKO
|