|
El mia vidpunktoHomaro ofendataLastatempe okazis du gravaj grandaj konferencoj pri gravaj kaj grandaj problemoj de la mondo. Meze de novembro 2009 en Romo kunvenis 60 registaraj ĉefoj por pinta konferenco de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de Unuiĝintaj Nacioj. Temo: batalo kontraŭ la katastrofe kreskanta malsato en la mondo. Poste, fine de decembro, kunvenis eĉ 120 ĉefregistoj en klimatkonferenco en Kopenhago. Temo: batalo kontraŭ la katastrofe kreskanta varmiĝo de la tero. Ambaŭ konferencoj faris nenion alian ol terure ofendi la homaron. Miliardo malsatasLa du temoj interdependas, ĉar inter la faktoroj, kiuj kontribuas al kreskado de malsato, estas ankaŭ la klimat-ŝanĝo. Laŭ ONA unu miliardo da homoj malsatas, unu sesono de la homaro. La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki Moon atentigis, ke dum la tago de la konferenco mortas 17 000 infanoj pro malsato, sed tiu nombro evidente tute ne impresis la ŝtatestrojn okcidentajn. ONA postulis, ke en la konferenca deklaro oni devus fiksi la celon, ĝis 2025 elimini malsaton. La ŝtatestroj ja konfirmis sian volon, kontraŭbatali malsaton, sed konkretajn paŝojn ili ne decidis. Sur ok paĝoj ili nur listigis plurajn jam faritajn promesojn, inter ili tiun de la Grandaj 8 (landoj) de somero 2009, disponigi dum la venontaj tri jaroj 20 miliardojn da dolaroj por evolulandoj. En Romo la riĉaj ŝtatoj disponigis eĉ ne unu cendon pli. Do estis superflua konferenco, kiu finiĝis per kompleta fiasko. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Stefan MAUL
|