MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Medio

Brita humuraĵo

Nekredebla raporto aperis en la unua paĝo de la brazila gazetaro: la brazila polico malkovris 64 kontenerojn kun forĵetaĵo en du grandaj havenoj de la lando. La stranga importaĵo devenis el Anglio. Tiu fakto rapide fariĝis nacia skandalo. La ordinara brazila civitano konsideris la noticon kiel kontraŭnacian frapon. Ankaŭ brazila civitano, prezidanto Lula, ne silentis pri la neatendita fakto.

La importaĵo entenis 1 200 tunojn da veneno, hejma rubaĵo kaj elektronika forĵetaĵo. Se konsideri, ke San-Paŭlo, kun ĉirkaŭ 20 milionoj da loĝantoj, do la plej granda urbo de Brazilo, produktas similan materialon en la daŭro de 2 horoj, la angla rubaĵo povus esti vidata kiel bagatelaĵo eĉ laŭ ekologia vidpunkto. La problemo troviĝas je etika nivelo. La forĵetajon de tiu grandega urbo la loka administracio sendas al taŭga loko, kie tunoj kaj tunoj da ili atendas sian destinon. Bedaŭrinde la plimulto de tiu materialo ne konas la sorton de la recikliĝo. Sed tamen certe ĝi ne trafos iun transmaran eksterlandan havenon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-02-09
Creative Commons License