|
MedioSUDA FRANCIOSenpaga transporto danke al loĝantarkonsciiĝoKelkaj el niaj legantoj eble konas „Asterix”, francan bildstrion, kiu rakontas la reziston de gaŭla vilaĝeto kontraŭ la romia imperio. En Provenco, sudfranca kaj suna regiono, oni havas nek Obelix (heroon de la bildstrio) nek magian pocion por konstraŭstari, sed oni havas alian virton: espero kaj obstino kune preni sian sorton en siajn manojn. Vivigi Agendon 21Ĉio naskiĝis el la pensado instali en Pays d'Aubagne et de l'Etoile (oriente de Marsejlo kaj proksime al Aix-en-Provence) Agendon 21, tiun mondan rezolucion por daŭrigebla disvolvo kaj protektado de la medio. Necesis la volo de la urbestraro kaj la insistado de la civitanoj por akceptigi tiun specifecon kaj batali kontraŭ la malkonsento de la instancoj. Malmultaj homoj en tiu triangulo trovas laborpostenon surloke, kaj sekve ĉiuj devas vojaĝi al sia laborejo; krome la urbaro konsistas el disaj vilaĝetoj, kiuj proponis ne tro kostajn terenojn, kie estis konstruitaj multaj disaj vilaoj kun ĝardeno. Ideo por redukti poluadon kaj ŝpari energion estis instigi la homojn uzi la komunajn transportilojn kaj sekve proponi ilin senpage. Kiam la regiona prefekto (reprezentanto de la franca respubliko) rifuzis, ke la komunaj transportiloj iĝu senpagaj, la loĝantaro manifestaciis antaŭ la prefektejo, kaj delegitaro vojaĝis al Parizo, la ĉefurbo. Nova starto ekis la 15an de majo 2009. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Ĵanin RATUŜNJAK
|