|
PolitikoTERORISMOKial la diskriminacio?La 25an de decembro 2009 niĝeriano provis eksplodigi usonan aviadilon kun preskaŭ 300 pasaĝeroj. Unue, en Niĝerio oni taksis la raporton erara kaj ridinda. Sed kiam montriĝis, ke temas ja pri 23-jaraĝa niĝeriano, ne nur ŝokiĝis, sed ankaŭ ekkoleris la tuta lando. Se oni estus kaptinta la junulon, li estus dispecigita. Eble malfacilas al neniĝerianoj kompreni reagon tian. Tamen Umar Farouk Abdul Mutallab devenis el unu el la plej riĉaj familioj en Niĝerio. Lia patro, Alhaji Mutallab, estris la plej grandan kaj plej sukcesan bankon en Niĝerio. Kiam li emeritis, oni elektis lin estro de nove fondita islama banko, la unua en Niĝerio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Princo Henriko OGUINYE/pg Niĝerio
|