|
NoveloLa malĵaluzo de KlorindaLa violonĉelistino Klorinda, bela admirata laŭdata estrino de la mondfama kordkvaropo „Kanalis”, descendas de la jeta ŝtupareto. Neniu fotoraportisto atendis ŝin. Ŝi vojaĝis inkognite, defendata de nigraj okulvitroj kaj vasta ĉapelrandaĵo kaj abunda skarpo. La muzikistino ekzakte zorgas por gardi sian brilan profesian aktivecon nete apartan disde sia sekreta amor-vivo. Jam de ses jaroj ŝi estas la pasia amantino de Tankredi: belstatura, muskola viro, vegetarano, arda amanto, sed modesta bastubjisto en urbeta bando. Neniu en la mondo povus tion imagi. Nur nun, post ses jaroj, ĝena epizodeto enigis la unuan makuleton en tiun perfektan amor-rilaton. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julia SIGMOND kaj Sen RODIN
|