|
PolitikoOPINIOForfalas la landlimojAntaŭ 19 jaroj civitanoj de mia patrujo ekdormis en unu regno, sed vekiĝis en diversaj novaj landoj. Tiel ni vivis, momente fariĝinte fremduloj al sampatrujanoj el frataj respublikoj. Nun Sovetio ne plu ekzistas jam preskaŭ 20 jarojn. Dum ĉi tiu tempo ni rigardas trans landlimojn kaj vidas homojn similajn al ni, edukitajn per lernolibroj komunaj; homojn, kiuj posedas la internacian lingvon de nia patrujo. Nek kazaĥoj nek belorusoj forgesas la rusan lingvon. Certe, la multnombra rusa loĝantaro de Kazaĥio kaj Belorusio savas sian kulturon, estimante la morojn de aliaj nacioj en siaj hejmlandoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Dmitriy VLASSOV Rusio
|