|
LibrojInterlingvo: komparo inter du solvojTre ofte okazis al mi, kun plezuro, laŭdi senrezerve verkojn de mia kunakademiano kaj kolego André Cherpillod. Des pli multe mi bedaŭras, ke ĉi-foje kelkajn rezervojn mi havas. La titolo „Ido, unu jarcenton poste” supozigus detalan portreton pri la nuna situacio. Male, la leganto trovas iom tro sintezan frazon: „Nuntempe, la Interretaj paĝaroj pri Ido asertas, ke idistojn oni nombras inter 2000 kaj 5000. Tre dubinde ...”. Nenio alia. Ke ekzistas pli ol 14000 titoloj en Vikipedio en Ido, ke la revuo Progreso daŭre aperas ekde 1908, do kun sama vivdaŭro, kiel la UEA-revuo, ke ĉiujare plu okazas kongresoj diverslande, kvankam kun nur kelkdeko da partoprenantoj, ke el la plurcentoj da artefaritaj planlingvoj nur kvin havas duliteran kodon en la internacia ISO-normaro, kaj unu estas Ido – nu, tiujn sciigojn mi estus ŝatinta trovi emfazitaj. Estu aŭdata la alia flankoKelkio estas dediĉita al Beaufront; tamen Cherpillod rigardas al Beaufront kvazaŭ per ia pra-esperantista mieno, kaj li parolas pri la „oktobra perfido”, kiam en oktobro 1907 la Delegacio por la Alpreno de Internacia Helplingvo decidis alpreni Esperanton kun kelkaj reformoj. Sed la reformoj estis tiom multaj, ke ne plu estis Esperanto, sed alia lingvo. „Trompa faro de Couturat”, „hipokriteco” de Beaufront, „mitomaniulo”, „malhonoriga rolo”, „pajlohomo” ... La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Carlo MINNAJA André Cherpillod: Ido, unu jarcenton poste. Eld. La Blanchetière, 2007, 50 broŝuritaj paĝoj.
|