|
El mia vidpunktoPolitika dekadencoNe malofte ni plendis ĉi-loke pri evidenta fakto, ke pli kaj pli ni havas nur mez- kaj sub-kvalitajn politikistojn, kiuj eĉ ne kapablas fari taŭgajn leĝojn. En Germanio la konstitucia kortumo jam plurfoje devis korekti fuŝe kaj malzorgeme ellaboritajn leĝojn, kiuj parte eĉ ne kongruis kun bazaj konstituciaj principoj. Laste la kortumo postulis, ke la registaro devas reformi leĝon nomatan „Hartz IV” [harc kvar], kiu kombinis pagojn al longtempaj senlaboruloj kun sociala subteno, do pago de la ŝtato al malriĉuloj sen sufiĉaj enspezoj. La juĝistoj konstatis, ke la financa subteno por infanoj pro multaj faktoroj estas kontraŭkonstitucia kaj tro malalta. Malaltaj salajrojTuj estiĝis diskutado, kiu precipe atentigis pri la problemo, ke altigo de pagoj por infanoj ne nur konsiderinde ŝarĝos la ŝtatan buĝeton, sed malpliigos la diferencon inter sociala subteno kaj malaltaj salajroj. El tio povos rezulti, ke homoj kun laborlokoj enspezos malpli multe ol senlaboruloj, tiel ke tiuj lastaj tute ne havus intereson, serĉi laboron. Avertis Guido Westerwelle [véstervele], estro de la Libera Demokrata Partio (FDP): „Kiu laboras, tiu devas havi pli multe ol tiu, kiu ne laboras. Ĉio alia estas socialismo.” Socialismo, aŭ eble pli ĝuste kapitalismo? Se oni volas argumenti polemike, oni povus aserti, ke milionulo, kiu ne laboras, do devus havi malpli multe ol purigistino, kiu ricevas horan salajron de eble 4 eŭroj ... La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Stefan MAUL
|