|
El mia vidpunktoDekstrismo en demokratioEstas du politikaj principoj, kiuj povas funkcii nur en kompleto: la principo de demokratia pluralismo kaj la principo de jura ŝtato. Se la ŝtato estas nur jura, ĝi fakte estas diktaturo; se ĝi estas nur demokratia, ĝi fakte fariĝas anarkio. Kiel konate ekde Aristotelo, anarkia oĥlokratio (= regado de la plebo) per sekva paŝo nepre fariĝas tiranio. Protestoj kaj denuncojPasis dek jaroj post kiam en Aŭstrio el la parlamenta baloto rezultis registara koalicio de dekstra Volkspartei (kristandemokrata popolpartio) de Wolfgang Schüssel [volfgang ŝisel] kaj de „ekstreme dekstra” Freiheitliche Partei (libereca partio kun forta naciisma marko) de pasintjare mortinta Jörg Haider [jerg hajda]. Tiam la aŭstra socialdemokrata partio ne nur lanĉis protestojn nur enlande, sed denuncis la propran landon ankaŭ ĉe eŭropaj instancoj kaj kunprovokis tiel nomatajn eŭropajn sankciojn kontraŭ Aŭstrio – sed ne nur kontraŭ la dekstre orientita registaro, sed ĉefe kontraŭ la civitanoj, kiuj dum ne tiel mallonga tempo sur propra haŭto devis suferi la malbonan etoson kontraŭ Aŭstrio en la okcidentaj landoj de Eŭropo. Kaj la tuta Eŭropo tiam komencis uzi la ne tre inteligentan sintagmon „ekstrema dekstro”, kiu teorie estas konata jam el la 20a jarcento, sed neniam antaŭe fariĝis parto de ĉiutaga politiko. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Vinko OŠLAK
|