MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Moderna vivo

MONDA VARMIĜO

Insulo malaperinta

En la golfo de Bengalio apud Barato kaj Bangladeŝo troveblis insulo 3,5 km longa kaj 3,0 km larĝa. Nomis ĝin Barato Nova Moore kaj Bangladeŝo Suda Talpatti. Jam de 30 jaroj disputis ambaŭ ŝtatoj pri suvereneco de la insulo.

Nun, tamen, superfluas disputado. Pro la altiĝo de la marnivelo la insulo simple ne plu ekzistas. Tion konfirmis Sugata Hazra, profesoro pri marstudoj ĉe la universitato de Kalkato, surbaze de satelitaj fotoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Navin Lal SHRESTHA/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Lal Shrestha/pg el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-08-02
Creative Commons License